Kastelo de Iregszemcse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Iregszemcse (konata ankaŭ pri la iama posedanto Viczay [vicai]) estas historia monumento en vilaĝo Iregszemcse.

Aerfoto pri kastelo de Iregszemcse

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Viczay iĝis posedanto de la vilaĝo "Ireg" depost dominado de turkoj. La klasikisma kastelo mem estis konstruita en 1820. Baldaŭ la posedantoj ofte ŝanĝiĝis, ĉiuj faris trakonstruojn. Viczay vendis la kastelon al Esterházy en 1862, la sekvaj aĉetantaj familioj estis Schossberg, Manfréd Weiss, fine Kornfeld (1917). Dum la komenciĝanta socialismo la kastelo iĝis ŝtata posedaĵo, komence lernejo, poste esplora instituto, nuntempe internulejo pri handikapuloj. Intertempe en 1968 incendio okazis, sed poste tuj oni renovigis la kastelon, samtempe oni faris la mansardojn. Ekstere okazis renovigaj laboroj en 1994.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola en tre granda parko. La kastelo formas brikon, la fasado estas simetria. La meza enireja parto kaj ambaŭ anguloj reliefas. En la meza parto estas 3 arkadoj, en ties supro estas teraso jam por la unua etaĝo.

Kastelo de Iregszemcse

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko la ĉefa konstruaĵo estas la kastelo. Antaŭ la kastelo estas aliaj du kuboformaj etaĝaj domoj el la 19-a jarcento. Ankaŭ aliaj domoj situas en la parko, ili estis konstruitaj en la 20-a jarcento. Pri la kreskaĵoj mankas informoj, sed estas videblaj, ke la parko estas zorgata. La parko estas protektata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.