Manfréd Weiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfréd Weiss
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1857 (1857-04-11)
en Peŝto
Morto 25-an de decembro 1922 (1922-12-25) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Edith Weiss • Jenő Weiss
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Barono Manfréd WEISS [vejs] (n. 11-an de aprilo 1857, Pest (urbo), Hungario - m. 25-an de decembro 1922, Budapeŝto) estis hungara grandindustriisto, komence komercisto pri agrikulturaĵoj. Li estis fondinto de ’’Weiss Manfréd Művek’’ (Uzinoj Manfréd Weiss, en Ĉepel).

Manfréd Weiss

Manfréd Weiss devenis el riĉa juda komercista familio. Li finstudis en komerca akademio, en Budapeŝto. Li laboris ekde 1876 ĉe hamburga eksporta entrepreno. Li kaj lia frato (Berthold) fondis en 1882 la unuan hungaran koservproduktan fabrikon. (pli poste oni produktis eĉ konservajn skatolojn). Lia ekinteresiĝis en 1889 pri militara industrio. Li komence produktis kartoĉujon kaj en 1893 fondis la unuan kartoĉproduktan fabrikon en Ĉepel. Danke al mendoj de la armeo, la fabriko iĝis plej granda entrepreno en la Monarĥio (li konkuris por kvoto de Hungario kun la ŝtata fabriko Diósgyőri Vasmű.

Li aĉetis kupro- kaj metalfandejon kaj cilindrajn maŝinojn (rulpremajn) por pligrandigi la produktadon, kaj en 1911 establis metaluzinon en Csepel [ĉepel]. La uzino produktis ne nur ĉiujn tipojn de la armeaj municioj (pafaĵoj), sed ankaŭ aliajn porarmeajn – aparte evoluigitajn – varojn (blanka kartoĉo (nevunda), kampa bakujo, movebla kuirejo ktp.). Pro la industrievoluigaj agadoj, li ricevis nobelan rangon en 1896. La produktoj estis bone vendeblaj eĉ en eksterlando, plej ofte en la balkanaj landoj. Ĉe li laboris en 1913 jam 5000 laboristoj, dum la unua mondmilito eĉ 30 000. El la profito li apogis oficiran sanatorion, hospitalan barakon, popolkuirejon. Li iĝis en 1916 membro de la supra ĉambro, en 1918 barono.

Post la milito, lia uzino suferis pro manko de la mendoj kaj venis en krizon. La bolŝevikoj arestis lin dum la Hungara Sovetrespubliko (1919). La samjare okupantaj rumanaj taĉmentoj forportis la partojn de la maŝinoj kaj rezervitajn varojn. Li rekomencis la produktadon en aŭtuno de 1919 kun 471 dungitoj. Ĉar la trianona pacdiktato limigis la hungaran armilizadon, li devis ŝanĝi la produktan strukturon. Li sukcese ŝtopis la vakuon pri teksaĵfabrikoj kaj fondis entreprenon, la Csepeli Posztógyár.

Li estis kunfondinto kaj vic-prezidanto de Gyáriparosok Országos Szövetsége (GYOSZ) [Tutlanda Asocio de Fabrikposedantoj].