Imre Szabó (esperantisto)
Imre Szabó | |
---|---|
Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, inĝeniero, instruisto ![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-a de marto 1952. en Hungario |
Morto | 4-a de aprilo 2019 en Budapest |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gépipari és Automatizálási Műszaki Főiskola (Kecskemét, Hungary) • Bánki Donát Polytechnic • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
SZABÓ Imre (naskiĝis la 2-an de marto 1952, mortis la 4-an de aprilo 2019) estis hungara esperantisto, inĝeniero kaj instruisto.
Vivtenado[redakti | redakti fonton]
En la 1980-aj jaroj li estis gvidanto de la presejo de Hungaria Esperanto-Asocio, kiu tiutempe novpublikigis escepte multajn verkojn de la Esperanto-literaturo, ekzemple en 1984 la por unuopa lando rekordan nombron de 36 novaj Esperantaj libroj. Ekde la jaro 2008 li estis la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, konfirmita por dua kaj lasta mandato la 11-an de novembro 2012. En la oficperiodo 2010–2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, li reprezentante Hungarian Esperanto-Asocion estis membro de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio[1]. Krome li aktivis kiel membro de la redakta teamo de la internacia kultura revuo La Karavelo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Arkivo de Hungaria Esperanto-Asocio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]