Nord-Ilinojsa Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Ilinojsa Universitato
universitato • publika eduka institucio en Usono • lernejo por edukado
Informoj
fondodato 1895
speco publika esploruniversitato
Situo
Geografia situo 41° 56′ 2″ N, 88° 46′ 40″ U (mapo)41.933888888889-88.777777777778Koordinatoj: 41° 56′ 2″ N, 88° 46′ 40″ U (mapo)
lando Usono
urbo DeKalb
adreso 1425 W. Lincoln Hwy., Dekalb, IL, 60115-2828
poŝtkodo 60115-2828
Nombroj
nombro de studentoj 16 769 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• College of Engineering and Engineering Technology, Northern Illinois University vd
Nord-Ilinojsa Universitato (Ilinojso)
Nord-Ilinojsa Universitato (Ilinojso)
DEC
Nord-Ilinojsa Universitato
Nord-Ilinojsa Universitato
Nord-Ilinojsa Universitato (Usono)
Nord-Ilinojsa Universitato (Usono)
DEC
Nord-Ilinojsa Universitato
Nord-Ilinojsa Universitato
Map
Nord-Ilinojsa Universitato
vdr

Nord-Ilinojsa Universitato (angle Northern Illinois University, makronime NIU) estas publika universitato situanta en DeKalb, Ilinojso, Usono. Ĝi estis fondita la 22-an de majo 1895 fare de Illinois guberniestro John P. Altgeld kiel satelitkampuso por kio nun estas Ilinojsa Ŝtata Universitato. La DeKalb- kampuso estis origine nomita Northern Illinois State Normal School.

Nuntempe, Nord-Ilinojsa Universitato estas sendependa publika universitato kaj superis sian gepatran lernejon, kun pli ol 25,000 studentoj enskribitaj [1].

NIU estas membro de la Nacia Asocio de Ŝtataj Universitatoj kaj Land-Grant Colleges kaj estas la due plej granda universitato en la ŝtato post la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign. La ĉefa kampuso de NIU estas situanta ĉirkaŭ 65 mejlojn (104 km) okcidente de Ĉikago. La universitato havas satelitajn kampusojn en Hoffman Estates, Naperville, Rockford, kaj Oregono.

Dum la lastaj tri jardekoj, NIU spertis gravan vastiĝon, precipe la malfermon de sia jurstudo en 1979. Hodiaŭ, la universitato ofertas sep bakalaŭrajn gradojn kiuj kune ofertas 54 bakalaŭrajn kaj 74 bakalaŭrajn programojn, same kiel 12 doktorajn programojn. Sekve, NIU estis rekonita de la News & World Report kiel "Nacia Universitato", dediĉita al farado de signifa esplorado kaj donado de gradoj ĝis la doktora nivelo.

NIU Komerca Lernejo estas tre alte rangigita nacie, kaj ankaŭ la instruista edukado kaj esplorado en ĉi tiu kampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1921, la institucio ofertis bakalaŭron en instruista trejnado, kaj magistron de 1951. Kvar jarojn poste, la vico da subjektoj kaj ekzamenrajtoj estis etenditaj preter instruista trejnado, kaj en 1957 la instruejo ricevis la nomon kaj statuson de liberalarta universitato.

La 14-an de februaro 2008, pafadokazaĵo okazis ĉe NIU en kiu sep estis mortigitaj kaj dek ok vunditaj fare de iama studento Steven Kazmierczak.

En la universitato, ekzistis 25,313 studentoj kaj 1,193 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis USUS$ 7,125 por studentoj registritaj en la ŝtato. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]