Ilinojsa Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ilinojsa Ŝtata Universitato
universitato • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro
moto Gladly We Learn and Teach
Volonte ni lernas kaj instruas
Informoj
fondodato 1857
fondinto(j) Jesse W. Fell vd
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 40° 30′ 39″ N, 88° 59′ 36″ U (mapo)40.51076-88.99346Koordinatoj: 40° 30′ 39″ N, 88° 59′ 36″ U (mapo)
lando Usono
adreso North and School Streets, Normal, IL, 61790-1000
poŝtkodo 61790-1000
Estraro
ĉefestro(j) Charles Edward Hovey • Edwin C. Hewett vd
Nombroj
nombro de studentoj 20 720 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• American Council on Education
• Association of Public and Land-grant Universities
• American Association of State Colleges and Universities vd
filioj
• Illinois State University College of Applied Science and Technology
• Mennonite College of Nursing
• Wonsook Kim College of Fine Arts
• Illinois State University College of Education
• Illinois State University College of Business
• Illinois State University College of Arts & Sciences
• Milner Library vd
Ilinojsa Ŝtata Universitato (Ilinojso)
Ilinojsa Ŝtata Universitato (Ilinojso)
DEC
Ilinojsa Ŝtata Universitato
Ilinojsa Ŝtata Universitato
Ilinojsa Ŝtata Universitato (Usono)
Ilinojsa Ŝtata Universitato (Usono)
DEC
Ilinojsa Ŝtata Universitato
Ilinojsa Ŝtata Universitato
Map
Ilinojsa Ŝtata Universitato
vdr

La Ilinojsa Ŝtata Universitato (angle Illinois State University, mallongigite ISU [1]) estas la plej malnova publika universitato en la ŝtato Ilinojso, Usono, kiu situas en la urbo Normal kaj kiu estis fondita en 1857.

Antaŭ 1964, la institucio havis preskaŭ kompletan liberalartan instruplanon, kaj prenis sian nunan nomon.

ISU temigas esploradon kaj havas altan rangon inter la ŝtatuniversitatoj. Ĝi estas konsiderita "nacia universitato" aljuĝante diversajn doktorajn gradojn kun forta emfazo de esplorado. ISU estas rekonita kiel unu el la supraj 100 naciaj publikaj universitatoj, vicigita 85-a en la US News and World Report-listo de 2012 de la plej bonaj naciaj publikaj universitatoj [2].

El la kvar Illinois publikaj universitatoj por fari la liston, nur la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign kaj la University of Chicago vicis pli alte en 2012. ISU ankaŭ estas rekonita kiel unu el la plej bonaj dek plej grandaj "produktantoj" de instruistoj en Usono, laŭ la Amerika Asocio de Kolegioj de Instruista Eduko. ISU ankaŭ estas specialigita pri paroladoterapio kaj parolad-rilataj sanstudoj [3].

ISU havis 20,521 studentojn kaj 1,113 akademian kunlaborantaron en 2006, kaj instrukotizo tiun saman jaron estis 8,040 USD por studentoj loĝantaj en la stato de Ilinojso. Studoj ĝis doktoreco estas ofertitaj.

Milner Library havas pli ol 1.5 milionojn da librotitoloj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝi estis antaŭe nomita Illinois State Normal University (1857–1964) kaj poste Illinois State University at Normal (1964–1967)
  2. A Concise History of the University. Arkivita el la originalo je July 19, 2011. Alirita April 9, 2011. Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
  3. William Weber, "The Growth of Collaboration in History Education: Current Practices," Perspectives (September 1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]