Sigulda
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Regiono: | Livonio |
Distrikto: | Sigulda |
Koordinatoj: | 57° 09' norde, 24° 51' oriente |
Loĝantoj: | 10 603 (komence de 2005) |
Areo: | 18,2 km² |
Alteco: | 98 metroj super marnivelo |
Sigulda estas urbo en la nordo de Latvio, proksimume 50 kilometrojn nordoriente de Rīga. Komence de la jaro 2005, la urbo havis 10 603 loĝantojn. Sigulda situas borde de la rivero Gauja kaj en la Nacia Parko Gauja.
La urbo estas la plej konata baltia urbo por vintra sporto. En la regiono de Sigulda situas la solaj nomindaj montetoj de Latvio. Sigulda havas unu el malmultaj urboj de la mondo, kiuj havas vojon por bobado taŭgan por internaciaj konkursoj, kaj jam okazis mondaj turniroj pri bobado kaj sledado tie. Samtempe la regiono kaŭze de sia pitoreska situo ĉe la rivero Gauja estas ŝatata ripozejo por la ĉefurbanoj el Rigo.
Pro sia eventoplena historio en la ĉirkaŭaĵo de Sigulda ekzistas pluraj kasteloj kaj fortikaĵoj. El ili la fortikaĵo Turaida estas la plej grava. Ĝi ĉirkaŭiĝas de skulptura parko kaj subĉiela muzeo, la "parko de popolaj kantoj".
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Birštonas (Litovio)
Angus (Skotio)
Lǿgstor (Danio)
Stuhr (Germanio)
Falköping (Svedio)
Keila (Estonio)