Sesimbra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sesimbra
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49 500  (2011) [+]
Loĝdenso 253 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 27′ N, 9° 6′ U (mapo)38.443722222222-9.0996388888889Koordinatoj: 38° 27′ N, 9° 6′ U (mapo) [+]
Areo 196 km² (19 600 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sesimbra (Portugalio)
Sesimbra (Portugalio)
DEC
Sesimbra
Sesimbra
Situo de Sesimbra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sesimbra [+]
vdr

Sesimbra estas portugala urbo -13 328 loĝantojn (2021)- kaj municipo apartenanta al distrikto Setúbal, kaj en la Metropola Areo de Lisbono, kun ĉirkaŭ 52 394 loĝantoj (2021).

Ĝi estas subdividita en tri fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipoj Almada kaj Seixal, nordoriente kun Barreiro, oriente kun Setúbal kaj sude kaj okciden estas marbordo en la Atlantika Oceano. Sesimbra estas en la administracia subregiono Duoninsulo de Setúbal kaj la preskaŭ koincida Duoninsulo Setúbal, fakte en ties sudokcidenta pinto, nome en la antikva provinco Estremadura.

La sidejo estas en la freguesia Santiago. Quinta do Conde, loĝloko sidejo de samnoma freguesia, same havas statuton de urbo, kaj estas pli loĝata ol la sidejo de la municipo.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

La municipio estas dividita en jenaj submunicipoj:

  • Castelo
  • Quinta do Conde
  • Santiago (sidjo)

Historio[redakti | redakti fonton]

De romia epoko restis produktejo de ceramiko, nome de amforoj. Poste okazis loĝigo fare de araboj en la epoko de Al Andalus, en kiu abundis ruraj setlejoj (aldeia), agrikulturo de irigacio, kanaletoj kaj eble la etimologia deveno de la nuna loknomo (Al caxete, la forno). La rekonkero de la zono fare de kristanoj rezultis en aparteno de la teritorio al la Militordeno de Sant'Iago da Espada. De tiam prosperis la fabrikado de salo, kiun oni eksportis al Sudameriko.

La kastelo.

Konstantaj apero de pesto en la apuda ŝtata ĉefurbo, kondukis la familioj de reĝoj kaj nobeloj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj instaliĝi en Alcochete, ekzemple Johano la 1-a (fine de la 14-a jarcento) kaj la Infanto Fernando de Portugalio (Duko de Viseu kaj de Beja), (meze de la 15-a jarcento), kaj en Alcochete naskiĝis en 1469 la Infanto D. Manuel, poste reĝo Manuelo la 1-a.

En 1515, Alcochete ricevis foruon el la reĝo Manuelo la 1-a, kun Aldeia Gallega do Ribatejo (de 1514, poste Montijo) kio konfirmis la kategorion de urbo kiun Alcochete akiris en la 15-a jarcento. En tiu periodo oni rekonstruis la pregeĵon, oni faris la pentraĵojn de la Kapelo de Nossa Senhora da Vida kaj de la Preĝejo da Misericórdia.

El la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, disvolviĝis en la areo la agrikulturo, brutobredado (ĉefe bovoj), kaj instaliĝis en la urbo la frandevena familio Ratton (industriisto kaj komercisto Jácome Ratton) kaj atingis grandan disvolviĝon la produktado de salo kaj la martransportado inter ambaŭ bordoj de la rivero Teĵo. Fine de la 19-a jarcento okazis ŝanĝoj inter la movadoj por municipoj kaj centrismaj kaj discentrismaj, rezulte en la perdo de municipa aŭtonomeco de Alcochete favore al municipo de Aldeia Galega (nune Montijo) kaj en Januaro 1898 oni restarigis la municipan aŭtonomecon.

Haveno en Sesimbra.

La historio de Alcochete en la 20-a jarcento estis markita per la rezistado kontraŭ la diktatura reĝimo (Estado Novo), kaj el la 1960-aj jaroj oni instalis en Alcochete kelkajn industriojn (aluminifolio, pneŭoj kaj metalaj pakaĵoj). La disvolvigo de transportoj per fervojo, ŝoseoj kaj la ponto super la rivero Taĵo (ĉefe Ponto 25-a de aprilo) malpliigis la aktivecon de la martransportado; krome la minsalo anstataŭs la marsalon; kaj la poluado de la rivero Taĵo finigis la abundon de fiŝospecioj.

La Ponto Vasco da Gama, la urba kaj demografia eksplodo, kaj la sporta komplekso de Sporting Clube de Portugal kaj la komerca centro Freeport, metis Alcochete denove en grava situacio en la regiono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Komplekso de la Sanktejo de Nossa Senhora do Cabo Espichel, Preĝejo de Nossa Senhora do Cabo, Ermitejo da Memória, Casa dos Círios, Krucmonumento, Akvodomo kaj Akvedukto en Cabo Espichel. En freguesia Castelo.
  • Kapeloj de Santa Casa da Misericórdia de Sesimbra, de Sankta Sebastiano, de la Sankta Spirito Santo dos Mareantes, en la freguesia Santiago. Domo de la Episkopo.
  • Kastelo de Sesimbra, en freguesia Castelo.
  • Kruco de la Kalvario
  • Arkeologiejo Lapa do Fumo en Castelo.
  • Lumturo kaj Fortikaĵoj de São Teodósio da Ponta do Cavalo, Santiago de Sesimbra en Santiago, kaj de São Domingos da Baralha, en Castelo.
  • Preĝejoj de Nossa Senhora do Castelo kaj de Santiago.
  • Muelejo de Sampaio, en Castelo.
  • Monumento megalita de Roça do Casal do Meio, en Castelo.
  • Municipa Muzeo de Sesimbra, en Santiago.
  • Pilorio de Sesimbra, en Santiago.
  • Dek ses strandoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]