Siret
Siret (germane Sereth, pole Seret, judgermane סערעט, Seret, hungare Szeretvásár) estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbeto vivis 6 708 loĝantoj sur areo de 43,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km²; en 2002 estis 9 400 loĝantoj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas rekte ĉe la norda limo de la komunumo; de la komunumocentro ĝis la limpasejo estas 4 kilometroj norden. En la sama direkto, en distanco de 40 kilometroj, nun en Ukrainio, situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino. Pro tiu pozicio hodiaŭ Siret estas limurbo al Ukrainio kaj gravas kiel limpasejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis unuafoje menciita en 1340. En la mezepoko, la urbo gravis en la Princlando Moldavio. Kiel parto de Norda Moldavio, Siret en 1775 iĝis parto de Aŭstrio, pli poste parto de la kronlando Bukovino.
Personoj
[redakti | redakti fonton]- Vasile Andru (* 1942 † 2016), rumana verkisto, vizitis tie mezlernejon
- Elisabeth Axmann (* 1926 † 2015), germana verkistino, naskiĝis tie
- Marian Simion Florea (* 1847 † 1907), rumana teologo kaj etnografo, estis pastro tie inter 1877 kaj 1883
- Edgar Hilsenrath (* 1926 † 2018), jud-germana verkisto, kaŝis sin dum la dua mondmilito tie, ĉe la geavoj
- Leo Katz (* 1892 † 1954), jud-aŭstra verkisto, naskiĝis tie
- Elisabeta Lipă (* 1964), rumana remistino (kvarfoja olimpika venkinto), naskiĝis tie
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj de la komunumo interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas Esperantaj artikoloj)
Altea, Valencilando, Hispanio
Bad Kötzting, Bavario, Germanio
Bellagio, Lombardio, Italio
Chojna kaj Dębica, Pollando
Granville, Normandio, Francio
Holstebro, Danio
Houffalize, Valonio, Belgio
Judenburg, Stirio, Aŭstrio
Karkkila (Högfors), Finnlando
Kőszeg, Okcidenta Transdanubio, Hungario
Marsaskala, Malto
Meerssen, Nederlando
Prevezo (Πρέβεζα), Grekio
Prienai, Litovio
Sherborne, Dorset, Anglio
Sigulda, Latvio
Sušice, Ĉeĥio
Zvolen, Slovakio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- katolika kirko
- eksa elementa lernejo
- turo de la kirko en vilaĝo Mănăstioara
- israela memorejo pri la Holokaŭsto en Siret




