Edgar Hilsenrath
Edgar Hilsenrath | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edgar Hilsenrath | |||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1926 en Leipzig | ||||
Morto | 30-an de decembro 2018 (92-jaraĝa) en Wittlich | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto poeto rakontisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nokto ❦ La nazio kaj la frizisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edgar Hilsenrath (2-a de aprilo 1926 en Leipzig -- 30-a de decembro 2018) estis germana verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Edgar Hilsenrath naskiĝis en 1926 kiel filo de juda komercisto. Antaŭ la Kristalnokto fuĝis li kun patrino kaj pli juna frato al la geavoj en Sereth en Bukovino, (Rumanio). La patro ne sukcesis sekvi ilin, li fuĝis al Francio, kie li travivis la militon.
En 1941, Edgar Hilsenrath, lia frato kaj la patrino, amikoj kaj parencoj el Sereth estis deportitaj al rumana geto Mogilev-Podolsk sur areo de la hodiaŭa Ukrainio. Kiam la geto liberiĝis en 1944 la Ruĝa Armeo, li perpiede reiris al Sereth kaj de tie plu al Czernowitz (Ĉernivco). Per la organizaĵo Ben-Gurion, Hilsenrath poste sukcesis elmigri al Palestino, sed tie li ne trovis sian lokon kaj pluemigris en 1947 – kun la denove kuniĝinta familio – al Francio. En la fruaj 1950-aj jaroj, ili pluemigris al Novjorko. Tie li vivis el provizoraj laboroj kaj tie li verkis sian unuan romanon "Nokto".
Lia sekva roamno estis "La nazio kaj la frizisto", kiu alportis por li trarompon dismonde.
Li en 1975 revenis al Germanio, kie li vivis ekde tiam en Berlin.
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nacht, München 1964 (Neuausgabe 2004, ISBN 3-89086-679-4)
- Der Nazi & der Frisör, Köln, 1977
- Gib acht, Genosse Mandelbaum, München/Wien 1979
- Bronskys Geständnis, München 1980
- Zibulsky oder Antenne im Bauch, Düsseldorf 1983
- Das Märchen vom letzten Gedanken, München, 1989 (pri la armena genocido)
- Jossel Wassermanns Heimkehr, 1993
- Die Abenteuer des Ruben Jablonski, München, 1997
- Berlin ... Endstation
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Thomas Kraft: Edgar Hilsenrath. Das Unerzählbare erzählen, München, 1996
- Helmut Braun: Ich bin nicht Ranek, Köln, Dittrich Verlag, (November) 2004
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- Alfred Döblin-premio, 1989
- Jakob Wassermann literatura premio, 1996
- Heinz Galinski-premio, 1992
- Hans Sahl-premio, 1998
- Lion Feuchtwanger-premio, 2004
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri li en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)