Pasvalys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasvalys
la katolika kirko Johano la baptisto
la katolika kirko Johano la baptisto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-39001 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 411  (2023) [+]
Loĝdenso 888 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 4′ N, 24° 24′ O (mapo)56.06111111111124.4Koordinatoj: 56° 4′ N, 24° 24′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 7,22 km² ( 722 ha) [+]
Situo de Pasvalys

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pasvalys [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pasvalys estas urbo en la nordo de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Pasvalys, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2023 en la urbo vivis 6 411 loĝantoj.

Ĉe Pasvalys en la riveron Muša enfluas la riveretoj Lėvuo kaj Pyvesa, sed la urbo havas sian nomon de tute eta rojo kun la nomo Svalia, kiu tie enfluas la rivereton Lėvuo. La plej granda parto de la urbo troviĝas je la dekstra bordo de tiu rivereto. En la centro de la urbo, rekte ĉe la rivera bordo, troviĝas la placo de Vytautas la Granda, kie situas kulturejoj, la regiona muzeo kaj sportejoj.

La urbo ekzistas almenaŭ ekde la frua 13-a jarcento, kaj ricevis urbajn rajtojn dum la jaro 1546.

sonorila turo de la loka katolika kirko

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Pasvalys.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]