Komunumo Pasvalys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasvalys
blazono de Pasvalys situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Panevėžys (ĝis julio 2010)
administra centro: Pasvalys
nombro de loĝantoj: 22 296 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 6 361 (urbo, stato 2019)
areo (komunumo): ĉ. 1289 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 451
koordinatoj: 56° 03' norde, 24° 24' oriente

Pasvalys (litove plennome Pasvalio rajono savivaldybė) estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Pasvalys. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2023 en la komunumo vivis 22 296 loĝantoj, el tio en la urbo 6 361.

Ĉe Pasvalys en la riveron Muša enfluas la riveretoj Lėvuo kaj Pyvesa, sed la urbo havas sian nomon de tute eta rojo kun la nomo Svalia, kiu tie enfluas la rivereton Lėvuo. La plej granda parto de la urbo troviĝas je la dekstra bordo de tiu rivereto. En la centro de la urbo, rekte ĉe la rivera bordo, troviĝas la placo de Vytautas la Granda, kie situas kulturejoj, la regiona muzeo kaj sportejoj.

La urbo ekzistas almenaŭ ekde la frua 13-a jarcento, kaj ricevis urbajn rajtojn dum la jaro 1546.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Pasvalys.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La komunumo konsistas el

Populacio de plej grandaj komunumopartoj kun loĝantaro en 2021 (inter krampoj en 2001):

Gasodukta eksplodo komence de 2023[redakti | redakti fonton]

La 13-an de januaro 2023 iom post la 17-a horo, eksplodo okazis ĉe gasodukto de Litovio al Latvio proksimume kvin kilometrojn okcidente de Pasvalys. Kiel antaŭzorgo, la tuta vilaĝo de Valakėliai estis evakuita kaj ekspresvojo barita. Loĝantoj de pli foraj loĝlokoj alvokiĝis fermi ĉiujn fenestrojn kaj resti hejme.[1][2] La sekvan tago la dukto ankoraŭ arde flamis, kvankam oni tuj fermis la gasenmeton kiam la eksplodo okazis. Ekzistas du paralelaj duktoj en sufiĉa distanco unu el la alia, kaj la alia dukto povis pluliveri gason al Latvio. Komenciĝis enketoj, ĉu la esplodo povus esti rezulto de sabotaĵo, sed respondo al tiu demando ankoraŭ ne estas.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]