Latva aŭtovojo A1
Aspekto
Latva aŭtovojo A1 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
vojo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longeco: | 101,8 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Regionoj: | Livonio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Mapo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Foto | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
en la municipo Limbaži
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Itinero | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La latva aŭtovojo A1, latve Autoceļš A1, ankaŭ nomata "aŭtovojo Rigo-Talino", estas aŭtovojo en Latvio. La rapidvojo estas 101,8 kilometrojn longa. Ĝi kondukas de la ĉefurba regiono de Rigo - fakte deflankiĝante de la vojo A2 ĉe Baltezers ("blanka lago") en la municipo Ropaži - laŭlonge de la bordo de la Balta Maro norden al Salacgrīva kaj al la latva-estona limtransirejo Ainaži-Matīši. De tie la vojo en Estonio gvidas plu norden al Pärnu kaj Talino. La vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo , la "Balta Vojo", kiu de Helsinko norde ĝis Prago sude (aŭ inverse, kiel vi volas) pasas ĉiujn tri ŝtatojn de Ĉebaltio kaj ankaŭ Pollandon.
Vojo de Rigo norden
[redakti | redakti fonton]- la loko Baltezers en la municipo Ropaži ĉe Rigo A2A4
- la vilaĝo Carnikava en la municipo Ādaži
- la vilaĝo Dunte, historie germane Dunteshof, en la municipo Limbaži, kie de 1744 kaj 1750 (en la kavalira bieno Ruthern de la livonia edzina familio de baltgermanaj nobeloj) vivis la "barono de mensogoj" Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen, antaŭ ol li kun sia edzino translokiĝis al la hejma kavalira bieno Bodenwerder ĉe Hanovro
- rekte ĉe la aŭtovojo situas la luterana kirko de la vilaĝo Liepupe, kie barono von Münchhausen edziĝis en 1744
- la vilaĝo Jaunolaine en la municipo Limbaži
- Salacgrīva
- Ainaži
- latva-estona limtransirejo Ainaži-Matīši
- Estonio