Ainaži

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ainaži
estone Heinaste
Urbo
Heinaste häärber.JPG
Iama domo de ŝipposedanto Veide
LVA Ainaži flag.png
Flago
Ainazi COA.svg
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Limbaži
Historia regiono Vidzeme
Koordinatoj 57° 51′ 50″ N 24° 21′ 36″ O / 57.86389 °N, 24.36000 °O / 57.86389; 24.36000 (mapo)
Areo 5,1 km² (510 ha)
Loĝantaro 680 (29.01.2021)
Denseco 133,33 loĝ./km²
Urborajtoj 1926
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4035
ButtonRed.svg
Europe relief laea location map.jpg
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ainaži
Retpaĝo: www.ainazi.lv

Ainaži estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en nordokcidenta parto de la distrikto, apud la limo de Estonio. Ainaži parte situas en Marborda herbeja naturparko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 52 km de Limbaži kaj 115 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ainaži (Heinaste) estis origine livona fiŝkaptista vilaĝo. La nomo Ainaži unue aperas en oficialaj dokumentoj en 1564.

En 1864, laŭ sugesto de Krišjānis Valdemārs, la unua marlernejo en Latvio estis establita en Ainaži. La trejnado estis senpaga kaj okazis en la latva, la estona kaj poste ankaŭ en la rusa. Ŝipkonstruado disetendiĝis en Ainaži kaj la tuta regiono. La marlernejo ekzistis dum 50 jaroj, ĝis la Unua Mondmilito.[2]

En 1900-1905, komerchaveno estis konstruita en Ainaži. En 1912 estis malfermita la etŝpura fervoja linio Ainaži-Valmiera-Smiltene (fermita en 1977).

La malprofunda haveno poste perdis konkuradon kun Salacgrīva kaj Pärnu kaj iĝis sensignifa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene). Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj aŭtovojoj de urbo estas E67/A1 (Rigo-Talino) kaj P15 (Valmiera-Matīši-Ainaži).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 666 personoj sur areo de 4,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 136 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1965 2100
2000 1219
2021 636

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belarusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1219 1089 (89%) 57 (5%) 14 (1%) 7 (1%) 0 (0%) 13 (1%) 39 (3%)
2021 636 601 (94%) 13 (2%) 2 (0%) 0 (0%) 2 (0%) 6 (1%) 12 (2%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fajro- kaj Maromuzeoj
  • Norda piero
  • Iama domo de Veide kaj iama grandbieno
  • Naturparko de Marbordaj herbejo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 36.
  3. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ainaži en Vikimedia Komunejo