Ainaži

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ainaži
germane Haynasch Hainasch, estone Heinaste
Urbo
Iama domo de ŝipposedanto Veide
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Limbaži
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Koordinatoj 57° 51′ 50″ N 24° 21′ 36″ O / 57.86389 °N, 24.36000 °O / 57.86389; 24.36000 (mapo)
Areo 5,1 km² (510 ha)
Loĝantaro 680 (29.01.2021)
Denseco 133,33 loĝ./km²
Urborajtoj 1926
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4035
Vikimedia Komunejo: Ainaži
Retpaĝo: www.ainazi.lv

Ainaži - jen latve, historie ankaŭ germane Haynasch aŭ Hainasch kaj estone Heinaste - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en nordokcidenta parto de la distrikto, apud la limo de Estonio. Ainaži parte situas en Marborda herbeja naturparko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 52 km de Limbaži kaj 115 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ainaži (Heinaste) estis origine livona fiŝkaptista vilaĝo. La nomo Ainaži unue aperas en oficialaj dokumentoj en 1564. Tiam la loĝloko Haynasch apartenis al la germanlingva Livonia Ordeno. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj kune kun livonoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).

En 1864, laŭ sugesto de Krišjānis Valdemārs, la unua marlernejo en Latvio estis establita en Ainaži. La trejnado estis senpaga kaj okazis en la latva, la estona kaj poste ankaŭ en la rusa. Ŝipkonstruado disetendiĝis en Ainaži kaj la tuta regiono. La marlernejo ekzistis dum 50 jaroj, ĝis la Unua Mondmilito.[2]

En 1900-1905, komerchaveno estis konstruita en Ainaži. En 1912 estis malfermita la etŝpura fervoja linio Ainaži-Valmiera-Smiltene (fermita en 1977).

La malprofunda haveno poste perdis konkuradon kun Salacgrīva kaj Pärnu kaj iĝis sensignifa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene). Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj aŭtovojoj de urbo estas E67/A1 (Rigo-Talino) kaj P15 (Valmiera-Matīši-Ainaži).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 646 personoj sur areo de 4,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1965 2100
2000 1219
2021 636

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1219 1089 (89%) 57 (5%) 14 (1%) 7 (1%) 0 (0%) 13 (1%) 39 (3%)
2021 636 601 (94%) 13 (2%) 2 (0%) 0 (0%) 2 (0%) 6 (1%) 12 (2%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fajro- kaj Maromuzeoj
  • Norda piero
  • Iama domo de Veide kaj iama grandbieno
  • Naturparko de Marbordaj herbejo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 36.
  3. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]