Motelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motelo en Lima (Ohio)
Motel Inn en San Luis Obispo (Kalifornio)

Motelo estas hotelo speciale oportuna por aŭtomobilistoj. Estas aŭ unukorpa konstruaĵo konstruata ĉirkaŭ parkejo, aŭ aro da dometoj kun komuna parkejo.

Moteloj ĝenerale situas ĉeborde de la aŭtovojoj aŭ grandaj naciaj ŝoseoj, malproksimaj de la urboj.

La nomo estas vortokunfando el "motoro" kaj "hotelo" (hotelo por tiuj kiuj venas per motora veturilo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La moteloj aperis en Usono en la 1920-aj jaroj. Ili plifaciligas la veturadon laŭ la longaj distancoj de la usona aŭtovoja reto. La prototipo estas la Motel Inn en San Luis Obispo (Kalifornio), konstruita en 1925 fare la arkitekto Arthur Heineman.

En arto[redakti | redakti fonton]

Pro ties aparto, la moteloj konsistigas taŭgajn scenejojn por filmoj ĉefe de teroro aŭ seriozaj, ekzemple Psycho de Alfred Hitchcock. En romanoj estas taŭgaj scenejoj por amaferoj pro la sama kialo de aparteco.