Parkumejo
Parkumejo estas surfaco sur publika aŭ privata grundo por parkumi veturilojn. Parkumejo estas areo de pli ol unu parkumloko.
Publikaj parkumejoj estas gravaj eroj de la trafika substrukturo. Ilia planado estas parto de la trafikpolitiko. Uzo de parkumejoj estas regulita per trafikregularo.
Eco
[redakti | redakti fonton]Parkumejo povas esti ekstera tereno aŭ troviĝi en veturil-enirebla konstruaĵo. Tiukaze la parkejo povas esti en domo, aŭ en subtera konstruaĵo.
Apartaj parkumejoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ situo aŭ funkcio ekzistas diversaj parkejoj. Aŭtovoja parkumejo similas al restejo, sed havas nek restoracion, nek benzinstacion.
Migrulparkumejoj estas parkumejoj, kiuj estas elirpunktoj por migradvojoj.
Klientoparkumejo estas parkumejo disponigita de aŭ antaŭ vendejo aŭ entrepreno por ties klientoj dum la daŭro de la aĉetumo aŭ vizito.
Busparkumejo troviĝas ofte ĉirkaŭ stacidomo, flughaveno, hotelaro, stadio, kongresejo, turisma vidindaĵo, ktp. Urboj, kiel Parizo, Romo, Salzburg, kiuj ricevas grandan nombron da vizitantoj, disponigas apartajn parkumejojn por vojaĝbusoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Germana serĉilo por senpagaj parkejoj
- Kiel parki sian aŭton
- Busparkejoj. Parkado de vojaĝbusoj en Munkeno Arkivigite je 2007-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Busparkplätze. Trafikpolitiko de la urbo Parizo rilate al busoj Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine