Nacia biblioteko de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia biblioteko de Latvio
Latvijas Nacionālā bibliotēka
nacia bibliotekojure deviga deponadobiblioteko
Komenco 29-a de aŭgusto 1919 vd
Geografia situo 56° 56′ 29″ N, 24° 5′ 48″ O (mapo)56.9413424.09664Koordinatoj: 56° 56′ 29″ N, 24° 5′ 48″ O (mapo)
Lando(j) Latvio vd
Sidejo Rigo
Adreso Mūkusalas iela 3, Rīga, LV-1048
Nacia biblioteko de Latvio (Rigo)
Nacia biblioteko de Latvio (Rigo)
DEC
Nacia biblioteko de Latvio
Nacia biblioteko de Latvio
Lokigo de Rigo en Latvio
Map
Nacia biblioteko de Latvio
Membro de Open Preservation Foundation • Monda Retbiblioteko • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • International Association of Sound and Audiovisual Archives • International GLAM Labs Community • Conference of European National Librarians • Bibliotheca Baltica • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
ĉefulo Andris Vilks
Notoj Tuta stoko: 5 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia biblioteko de Latvio (latve Latvijas Nacionālā bibliotēka) estas nacia kultura institucio de la Latva Ministerio de Kulturo.

La biblioteko estis establita la 29-an de aŭgusto 1919, proksimume jaron post akirado de ŝtata sendependeco. La unua direktoro de la biblioteko alportis sian privatan kolekton de libroj kiel bazon por la biblioteko kaj jam en 1920 ĝi enhavis ĉirkaŭ 250 000 erojn.

Ekde 1920, ĉiu eldonisto en Latvio devas sendi kopion de ĉiu verko kiun li publikigas al la Nacia Biblioteko (do deponeja biblioteko).

En 1939 kaj 1940, la kolekto de la biblioteko pliiĝis signife, kun la aldono de eroj ricevitaj de germanaj baltoj, multaj el kiuj ekloĝis en Latvio dum la Germana Regno . Tiuj eroj inkludas literaturan materialon de la "Instituto por la Historio kaj Arkelogio de balta Rusio". Dum la germana okupado de Latvio, ĝi estis renomita "Ŝtata Biblioteko" por ke ne estu mencio de la sendependeco de Latvio. En 1956 la biblioteko translokiĝis al nova konstruaĵo.

Ekde la sendependecdeklaro de Latvio en 1991, la biblioteko estas nomita la "Latva Nacia Biblioteko". En la jaroj 1995–2016, la biblioteko ricevis regulan donacon de la "Balta librejo de Otto Bong", kiu estas biblioteko dediĉita por la studo de balta historio kaj lingvoj.

En 2006, la biblioteko aliĝis al la Eŭropa Biblioteko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]