Heinz Erhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Poŝtmarko germana el 2009

Heinz EHRHARDT (naskiĝinta en la 20-a de februaro 1909 en Rigo, mortinta en la 5-a de junio 1979 en Hamburgo) estis estis germana komikulo, muzikisto, distristo, aktoro, kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la filo de balta germano kapelmajstro Gustl Erhardt l vivis la plej grandan parton de sia infanaĝo ĉe siaj geavojo en Rigo, kie lia avo, Paul Nelder, posedis muzikejon. Lia avo ankaŭ instruis al li la pianludadon.

Post la Unua mondmilito, la patro elmigris al Germanio. Erhardt vivis kun sia duonpatrino en Wennigsen proksime de Hanovro, kie li frekventis lernejon, ĝis li revenis al Rigo en 1924 . De 1926 li studis ĉe la konservatorio de Leipzig; tamen, la deziro de Erhardt iĝi profesia pianisto ne estis apogita per liaj geavoj kiuj volis ke li laboru kiel komercisto. En 1935, Erhardt geedziĝis kun Gilda Zanetti, filino de la itala konsulo en Sankt-Peterburgo. Ili havis kvar infanojn: Gruzo, Verena, Gero, kaj Marita. Gero Erhardt iĝis kinoreĝisoro kaj kinoartisto, kaj lia nepo, Marek Erhardt, iĝis aktoro.

Laborante por la entrepreno ava Erhardt paralele estis aur la scenejoj kiel kabaredartisto en pluraj rigaj kafejoj, kaj en 1937 li aperis en la germana radio RRG. La venontan jaron, Erhardt venis al Berlino, kie li troviĝis sur la kabareta scenejo sur Kurfürstendammm. La nenaĝpova Erhardt estis rekrutita en la germana mararmeo dum la Dua mondmilito, sed nur ĉe la tria konskripcio; li funkciis kiel pianisto en la marsoldatorkestro kaj nur uzis armilojn dum sia baza eduko.

Post la milito li transloĝiĝis al Hamburgo-Wellingsbüttel deĵoris de 1948 kiel radia moderigisto ĉe la stacio NWDR. De tiam li famiĝis pro liaj sennombraj vortludpoemoj. Ankaŭ, li iĝis populara filmaktoro kaj mimo. En siaj filmoj li ĉiam aperas kiel karaktero al kiu konvenas lia kapablo distri kaj esti komikulo. Liaj roloj estis pri ĝentilaj kaj iomete strangaj personoj karakterizaj por la epoko de la okcidentgermana postmilita ekonomia miraklo de la 1950/60-aj jaroj.

Heinz Erhardt suferspertis apopleksion en 1971, kiu lasis lin nekapabla paroli aŭ skribi. Li estis limigita al legado kaj komprenado de la parolado de aliaj; tiuj limigoj finis lian longan karieron kiel aktoro.

Al li estis premiita la meritkruco de Germanio (Bundesverdienstkreuz) kvar tagojn antaŭ lia morto en 1979.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grit Berthold, Verena Haacker, Marita Malicke: Heinz Erhardt privat. Fackelträger, Oldenburg 2000, ISBN 3-7716-2164-X. (Geschrieben von den Töchtern Heinz Erhardts.)
  • Rainer Berg, Norbert Klugmann: Heinz Erhardt, dieser Schelm – Die Lebensgeschichte des großen Komikers. Heyne, München 1993, ISBN 3-453-06138-1. (Copyright: Fackelträger, Hannover 1987)
  • Manfred Hobsch, Michael Petzel: Heinz Erhardt: Mopsfidel im Wirtschaftswunderland. Schwarzkopf und Schwarzkopf, Berlin 2004, ISBN 3-89602-498-1. (Bildband über Filme Heinz Erhardts aus den fünfziger und sechziger Jahren)
  • Rolf Thissen: Heinz Erhardt und seine Filme. Heyne, München 1986, ISBN 3-453-86089-6.
  • Unvergeßlicher Heinz Erhardt. Rowohlt, Reinbek 1980, ISBN 3-499-14245-7.
  • Covertext von Horst Klemmer auf der Doppel-LP Heinz Erhardt – Das große Lachen. (Teldec, 1977)
  • Arne Mentzendorff: Heinz Erhardt, der Humorist aus Riga, hg. vom Bund der Vertriebenen, Hans-Dieter Handrack, Bonn 1999. ISBN 3-925103-97-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]