Nigrakapa domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historia Schwarzhäupterhaus, kunvenejo de la Hansa ligo ĉe la urbodoma placo de Rigo

La Nigrakapa domo - origine germane Schwarzhäupterhaus, "domo de nigraj kapoj", ekde komenco de la 20-a jarcento tradukite al la latva Melngalvju nams - sur la urbodoma placo de la latvia ĉefurbo Rigo (latve: Rīga) unue estis menciita en 1334 kiel la „Neues Haus der Großen Gilde“, la "Nova Domo de la Granda Gildo".[1] La domo servis kaj la komercistojn de la Hansa ligo kaj la plejparte germanajn civitanojn de Rigo por renkontiĝoj. Ĝi korespondas al la kunvenejoj tiam nomitaj Artushöfe - kunvenejoj memore al la kortumo de la legenda Reĝo Arturo - konstruitaj en aliaj urboj de la germana Hansa ligo en la 14-a jarcento. La domo konstruiĝis en gotika stilo kaj bone rekoneblas kun sia kruta frontonhava tegmento, kies kresto atingis la majestan altecon de 27 metroj. Ĝi korespondis al reprezenta granda burĝa mezepoka domo.

la domo kaj la fona kirko sankta Petro, lumigite en vespera lumo

La gablofasado de la konstruaĵo estas riĉe ornamita per skulptaĵoj kaj reliefoj, kaj estis restrukturita en la manierisma stilo surbaze de la nederlanda-flandraj gildodomoj. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la historia konstruaĵo estis unu el la simboloj ne nur de la germanlingvaj urbanoj, sed de la germanaj baltoj en la tuta historia Livlando. Milite damaĝita en 1941, la ruino en 1948 estis eksplode forigita. Post sia fidela rekonstruo de 1993 ĝis 1999, la reprezenta domo denove estas simbolo kaj unu el la ĉefaj vidindaĵoj de Rigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Schediwy: ''Rekonstruktion: wiedergewonnenes Erbe oder nutzloser Kitsch? (germane: "Rekonstruo: reakirita heredaĵo aŭ senutila kiĉo?" LIT Verlag, Münster 2011, paĝo 96, ISBN 978-3-643-50262-9