Katedralo de la Sankta Jakobo en Rigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de la Sankta Jakobo
Latvia Riga St.Jacob church.jpg
Loko
Ŝtato Latvio
Municipo Rigo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika
Dato de konsekro 1212
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo transiro de romantiko al gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
v  d  r
Information icon.svg

Katedralo de la Sankta Jakobo konstruita en la jaroj 1215 - 1225 estas unu el la plej malnovaj kaj la plej belaj preĝejoj en Rigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĝia arkitekturo videblas transiro de romaniko al gotiko. La kupra turo de la preĝejo kies alteco estas 86 metroj dum jarcentoj senbriliĝis; sur ĝi troviĝas la plej malnova horloĝo en Antikva Rigo, kiu estas starigita en la jaro 1480. La turo de tiu ĉi preĝejo estas sola, kiu havas sonorilon ekster la preĝejo mem. Ĝi troviĝas sub speciala tegmenta konstruo kaj estas bone videbla. La malnova sonorilo gisita en 1509 estis evakuita al Rusio dum la Unua Mondmilito en la jaro 1915 kaj tie ĝiaj spuroj malaperis. La nova sonorilo estis gisita kaj starigita en la jaro 2001 antaŭ 800 jara jubileo de Riga.

Dekomence en ĉi-tiu preĝejo preĝis fratoj de ordeno, poste katolika paroĥo. En 1522 en la preĝejo estis legitaj predikoj, kiuj en Rigo enkondukis Reformacion. Ĝin transprenis luteranoj kaj la unuan fojon diservo okazis en latva lingvo. Post Reformacio tiu estis latva preĝejo. En la jaro 1582, kiam komenciĝis pola epoko laŭ ordono de reĝo Stefan Batory la preĝejo estis redonita al katolikoj - Ordeno de Jezuitoj. En 1621, kiam riganoj ĵuris fidelon al Svedia krono kaj komenciĝis sveda epoko, Svedia reĝo Gustav la 2-a Adolf forpelis jezuitojn kaj la preĝejo de la Sankta Jakobo fariĝis luterana preĝejo de sveda garnizono. Tamen post la jaro 1710 ĝi fariĝis la preĝejo de rusa krono.

Nur en 1923 la preĝejo denove estis redonita al katolikoj, kaj fariĝis katolika katedralo.

En aŭtuno de la jaro 1993 en Katedralo de Sankta Jakobo gastis Papo Johano Paŭlo la 2-a.