Unua Mondmilita periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-M

Unua Mondmilita periodo. „3700 E-istoj enskribiĝis por la Deka UK en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.

Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte Parizon en la 1-a de aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.

D-ro L. L. Zamenhof, haltigita en Köln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra SvedujoFinnlandoPeterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio. Sovaĝa kanonado kaj malamaj kantoj eksonis anstataŭ la espera himno. Diplomataj intrigoj kaj imperialistaj ambicioj ĵetis tutan Eŭropon en ĥaosan buĉadon. Malhela ondego dronigis la noblan revon de la Esperantistoj sub frakasa ŝaŭmo.

Dum monatoj oni sciis nenion unu pri aliaj. Tamen la flameto ne estingiĝis. En savita teranguleto, meze de l‘ ventego, la UEA-oficejo restis malfermita en neŭtrala Svislando. Post ses monatoj da silento la gazeto ,Esperanto' reaperis en januaro 1915. Hodler donis novaĵojn. Li estis organizinta servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. Kompreneble politika aŭ militista aludo estis severe malpermesita. Leteroj devis alveni malfermite al UEA en Ĝenevo, kiu transsendis ilin al la dezirata lando kun eventuala traduko en ties lingvon laŭ neceso. Franca patrino skribis al filo en Germanujo. Aŭstria knabino al fianĉo en Anglujo. Kortuŝaj korespondaĵoj, homaj amoj, doloroj, mizeroj, esperoj trapasis la UEA-oficejon, kie multaj lokaj gesamideanoj helpis. Du aŭ tricent leteroj alvenis kaj resendiĝis ĉiutage. Tiamaniere ioman helpon en homaj suferoj povis alporti Esperanto kaj ĝia organizo. La faritaj servoj atingis 200.000.

Sed Hodler faris pli. Per sia gazeto li memorigis la Esperantistojn, ke ili estas homoj. „Ni havas la devon ne forgesi“, li skribis en nobla artikolo „Super“ (,Esperanto', 5-a de januaro 1915). „Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia Esperantisteco, devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de ia humaneco. . . Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco. . . Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj. . . La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacio estas tamen io . . Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado. . . Ni Esperantistoj estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.“

El ambaŭflankaj tranĉeoj venis al Hodler emociaj aproboj de homoj kunsentantaj apud la morto kaj danĝero. Ho ve, la listoj de „Niaj mortintoj“ pli kaj pli longiĝis. Ankaŭ la milito mem. Tamen la kroniko montris, ke ia movado ne mortis. En aliaj kontinentoj ĝi daŭris ageme, en Brazilo, en Usono, en Aŭstralio, en Ekstrem-Oriento. En aŭgusto 1915 eĉ okazis en San-Francisko la Dekunua kongreso, kompreneble pli amerika ol universala. El Eŭropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojaĝanto, sed kelkcentoj da Esperantistoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacifika Ekspozicio. Ĉefe temis pri: Kiel organizi la fortojn de la Esperantistaro post la fino de la eŭropa milito? La kongreso voĉdonis deziresprimon, ke UEA tion entreprenu sin turnante al ĉiuj naciaj societoj el sia sidejo en ekstermilita Svislando. En Eŭropo estis kursoj en preskaŭ ĉiuj landoj, neŭtralaj kaj militantaj, sed kompreneble malpli multaj ol antaŭe. Kiam la gazeto ,Esperanto' ne povis plu eniri aŭ trapasi kelkajn landojn, Hodler presigis raportojn de UEA, kiujn li dissendis en formo de broŝuretoj kun novaĵoj pri ĉiuj naciaj movadoj.

En kelkaj landoj, i. a. en Germanujo kaj Francujo, aperis militaj propagandiloj en Esperanto pravigantaj la nacian vidpunkton. Kelkfoje registara subteno, alifoje privataj iniciatoj tion ebligis.

Pli interesa estis la disvastigo de vera Esperantismo en la militkaptitejoj. Kiam s-ro Justin Godart, honora membro de UEA en Liono, estis ŝtata subsekretario de la saneca fako en 1916, li cirkulere rekomendis al la militistaj flegistoj la lernadon de Esperanto kaj en la praktiko mendis por disdono 10.000 erojn de la lernlibreto Esperanto kaj Croix-Rouge (1906) de Bayol, tradukita en sep lingvojn fare de la societo Esperanto–Croix-Rouge (1905). Aliflanke la Tutmonda Komitato de YMCA disdonigis milojn da Esperanto-lernolibretoj al militkaptitoj en diversaj landoj.

Tiuj malfeliĉaj junuloj, enfermitaj kiel brutaro inter bariloj, sopiris je ia interesa allogaĵo, kiu forgesigas malsaton kaj hejmosopiron. Hodler rekomendis al delegitoj de UEA viziti tiujn lokojn se permeso ebligas kaj vidi ĉu ne troviĝas iu perdita samideano. En diversaj lokoj ili faris tion kaj ĝoja interfratiĝo okazis. En aliaj tiaj malliberejoj, unu sola kaptito instruis la lingvon al centoj da ceteraj, kiuj kopiis vortojn kaj regulojn unuj de aliaj. Tio i. a. okazis en Siberio, kie japanaj generaloj eĉ subtenis tiun lernadon. Esperantistaj rondoj fondiĝis. Oni kantis la himnon kaj gaje interparolis la lingvon inter plejdiversgentanoj.

En tia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el siaj plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro ZAMENHOF pro kormalsano (14 apr. 1917) :

„La famon ne brue,
Nur poste malfrue,
Simite al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
La Majstro mortis“.

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malproksimaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l' homaro sub la malhelaj ondegoj de l' buŝa teruro? Jen mortis la fondinto, la inspiranto de miloj. Kio estos post li? Ĉu homa verko disbloviĝos al ĉiuj ventoj de forgeso, aŭ ĉu la spirito lasos ian subteran semon potencan je eterna vivo kaj iam refloronta konsole tra la mondo mizera?“ Ĉapitro, prenita el la ,Historio de la lingvo Esperanto', de E. PRIVAT.