Edmond Privat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E. Privat)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Edmond Privat

Edmond Privat en la 1950aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1889 (1889-08-19)
en Ĝenevo
Morto 28-an de aŭgusto 1962 (1962-08-28) (73-jaraĝa)
en Rolle
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franclingva sviso
Ŝtataneco SvislandoFrancio
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Subskribo Edmond Privat
Familio
Edz(in)o Yvonne Bouvier
Okupo
Okupo pacaktivisto • ĵurnalisto • poeto • verkistoesperantistohistoriisto • universitata instruisto • dramaturgoesperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Esperantisto numero 8078
vdr
Gesinjoroj Privat en Moskvo, 1912
Klara Zamenhof, Edmond Privat kaj Julia Isbrücker antaŭ la domo de LLZ en Varsovio
Parolado de Edmond Privat en UK 1924

Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot.

Ekde 1932 Privat, amiko de Gandhi, estis prezidanto de la Eŭropa Komitato por la sendependeco de (Brita) Hindio. Li konsekvence daŭrigis sian agadon kontraŭ koloniismo kaj por justa rekono de Azio[1].

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li per triaklasa vagonaro pilgrimis kaj kie li parolis kun matura elokventeco.

En jaro 1906 li kun sia amiko Hector Hodler kunorganizis la duan Universalan Kongreson en urbo Ĝenevo, kaj gastigis L. L. Zamenhof.

Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.

En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.

Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de Universala Esperanto-Asocio ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster Universala Esperanto-Asocio.

Krome li de 1921 ĝis 1928 estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto (duvoluma) kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.

Li verkis filologian studon Esprimo de Sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' Silento. Aldone li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de la populara legolibro Karlo kaj de la Kursa lernolibro.

Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan pro sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. Ankaŭ en tiu religia societo Edmond Privat estis fame konata. Estis kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis prelegon de Gandhi en Laŭzano en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasigis plurajn monatojn en Hindio.

Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro Aux Indes avec Gandhi (En Indio, kun Gandhi). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.

Dum la jaroj 1923 ĝis 1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe la tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al la Internacia Labor-Oficejo kaj al la Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.

Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto La sentinelo, ne aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, la organizo por maldekstruloj.

Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis la enkonduko en 1946 de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Mallongonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia). Tiujn elsendojn li mem realigis ĝis sia morto en 1962, post kiam la laboron daŭrigis Claude Gacond dum 30 jaroj, ĝis la ĉeso de la esperantaj elsendoj de SRI en 1992.

Aliaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1932 li skribis franclingve en La sentinelo pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne estas eble kontraŭbatili perforton per perforto. Tiu opinio venas el lia forta sinteno al la ideoj kaj ag-metodoj de Gandhi. Pri ĵurnalismo indas noti ankaŭ, ke Edmond Privat ofte skribis artikolojn en la ĵurnalo L'Essor, kaj estis ties redaktoro dum la periodo 1944-1949.

Edmond Privat estis profesoro en la Universitato de Neuchâtel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ĉe l' Koro de Eŭropo

Citaĵo
 Dum la monato de Julio oni prifestis en Ĝenevo la 400a datrevenon de l'naskiĝo de Calvin kaj la 325-an datrevenon de l’fondo de l'kolegio kaj universitato de Ĝenevo. Je tiu okazo S-ro Edmond Privat skribis la ĉi supre cititan libreton, en kiu li skizas la historion de Ĝenevo kaj la rolon de la reformisto Calvin. La broŝuro enhavas kelkajn ilustraĵojn ; i. a. belan portreton de S-ro Ernest Navide (1816-1909). Multaj esperantistoj tralegos ĝin plezure. 
— Belga Esperantisto n,10 (aug 1909)

Pri Junaĝa Verkaro

Citaĵo
 Ni rekomendas precipe al novaj esperantistoj ĉi tiun beletran kajeron « Stafelo » per kiu reeldoniĝis kune konataj verkoj junaĝaj de Edmond Privat, la profesora koro de Esperantujo kaj inflinto de postaj verkistoj. Malmultaj restis en nia mezo, kiuj mem aŭskultis lian paroladon en la Flandra Operejo dum la 7a U.K. en Antverpeno (1911) Li tie emfaze markis Esperanton vivanta lingvo kaj poezie konvinke antaŭdiris « Pri la Esperanta Literaturo» (originala) brilan estontecon. La antaŭan jaron li estis vetkinta (tiel) triaktan lirikan dramon « Ginevra » laŭ keltdevena legendo, kun la konata noblatona « Dum viroj pri milito ĉiam pensas, Kaj gloron de I’ bataloj preparadas, Virina penso vidas Ia suferon En hejmoj kaj en vivo ĉiutaga»... En tia verko, kiel oni ĝin ankaŭ konas en la nacilingva literaturo el la sama tempo, oni sentas kvazaŭ la batalon de lirikisto kontraŭ la objektiviga formo de la dramo. Denove Antverpeno estis reprezentata ĉe la unua surscenigo dum la 9a U.K, en Berno (1913) La forpasintaj aktoroj Jules Verstraete kaj Hêlĝne (tiel) Bertryn ludis la rolojn de Lancelot kaj la Reĝino kaj partoprenis kiel amatoroj nia veterano Jan Jacobs (« tre lerta. fortvoĉa Modredo») kaj la mortintaj pioniroj Oscar Van Schoor kaj Frans Schoofs. Ke la nemultaj simplaj poemoj de Privat daŭre plaĉas, pruvas ĉi tiu kvara eklono de «Tra l’silento » (1912) en kiu ni kun plezuro relegis « Lasta Kiso » kaj « lnfanoj », delikatsentajn versaĵojn kiuj, kvankam ne bezonante la modernajn neologismojn, tiam tamen ne povis malhavi sufiksrimojn. La libro ankaŭ entenas ses mallongfrazajn « prozaĵojn », fruajn specimenojn de la laŭdata klareco de la franclingva sviso Privat. Valêry iam skribis, ke la franca klareco tro ofte estas la klareco de... malplena glaso, sed ĉe nia aŭtoro Iia kristala glaso entenas esperantan nektaron. 
— TYN. Belga esperantisto n372 (maj-aug 1961)

Persone[redakti | redakti fonton]

En 1926 li edziĝis al Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.

Trovu « Edmond Privat » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Ulrich Lins, Cent jaroj da esperoj pri nova mondo, Libera Folio, la 20-an de februaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]