„ La ĉarmaspekta libreto enhavas la materialon de la kurso kiun Privat faris ĉe la Universitato de Ĝenevo. La temo estas unika kaj ekstreme interesa. La enkonduka parto pritraktas la gramatikan skeleton de Esperanto kompare al la naturaj lingvoj, diferencigas ĝiajn dudirektajn evolu-eblaĵojn : la siateman internan konstruiĝon kaj la reageman asimilan forton al la fremdaj elementoj; frape ĝi demonstras ke la regulo de nia lingvo kompare al la pli formriĉaj gepatraj lingvoj ne kunportas ian malriĉigan ligitecon ĉar kion ni perdis ĉe la formoj, ni abunde regajnas per nia elasta esprimpovo. La ĉefan parton de l' libro okupas sprita analizo de nia lingvo uzata en la vivo, precipe serĉante la esprimmanierojn de l' sentoj. Tion oni devas legi# La problemoj svarmas antaŭ ni, la afiksoj manifestas sian propran mistikan vivon, jen mortintaj, jen aliforme reenkarniĝintaj. Estas nur bedaŭre ke la libro estas tro rapida skizo, ke la problemoj estas nur rapide tuŝataj sed klarigas ke anstataŭ pli detala studo la libro enhavas nur la materialon de kelkaj kursaj prelegoj. Tiu libro apartenas al la malmultaj pensigaj libroj de nia lingva literaturo. ”
„ Esperanto estas jam sufiĉe longe uzita, kaj ludas jam tiel perfekte la rolon de vivanta lingvo, ke studo « a posteriori » iĝis necesaĵo.
D-ro Privat en brila stilo prezentas al la Esperantista popolo, siajn observojn
rilate al Esperanto konsiderita en si mem kaj en komparo kun ia aliaj kulturlingvoj. Pri tre interesaj detaloj ĝi atentigas, kaj entute ĝi malfermas kaj indikas vojon sekvotan de ĉiu Esperantisto por observi pli streĉe la fenomenojn
de lingva evoluo, kiuj sin prezentas en nia lingvo. Leginda, releginda, studinda, pripensinda verketo, kiu honoras la aŭtoron. Ni gratulas lin kaj deziras al la libreto rapidan elĉerp:ĝon kaj reeldonon. ”