Jan Jacobs
Jan Jacobs | |
---|---|
Esperanto-aktivulo, lingvo-instruisto kaj bestoprotektisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1885 en Duffel |
Morto | 1971 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belgo (flandro) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jan Jacobs [1] [2] [jakops] (naskiĝis la 2-an de januaro 1885 [3], mortis la 23-an de oktobro 1971[4]) estis flandra Esperantisto el Antverpeno. En 1911 dum la sepa Universala Kongreso, li havis la privilegion paroli kun L.L. Zamenhof [5].
Laŭprofesie profesoro de lingvoj, Jan Jacobs estis prezidanto de la "Antverpena Esperanto Propaganda Komitato"; antaŭe li estis prezidanto de la iama tre aktiva grupo "La Suda Lumo" [6], "Geinstruistoj-Esperantistoj" kaj "Flandrema Grupo Esperantista". En kunlaboro kun tri gekolegoj li verkis kurson por memlernado de Esperanto. Krom tio li faris multajn kursojn kaj paroladojn pri kaj en Esperanto. Gesinjoroj Jacobs partoprenis en dek Universalaj Kongresoj. Jan Jacobs ludis gravan rolon en la loka kaj internacia movado por bestprotektado, kaj estante la unua vicprezidanto de tiu organizaĵo, li preterlasis neniun okazon por akceli la uzadon de Esperanto en la internaciaj kunvenoj.
Jan Jacobs estis membro kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio.
Ankaŭ lia edzino, kiu mortis en 1968, estis vigla esperantistino [7].
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Bulteno redaktita de Jan Jacobs.
-
Ora geedziĝo de gesinjoroj Jan Jacobs en majo 1962.
-
Slipo el la FelixArchief, Antverpeno
-
Slipo el la FelixArchief (arĥivaĵo 2233-267)
-
Subskribo de Jan Jacobs
-
Libro el la libraro de Jan Jacobs
-
Libro el la libraro de Jan Jacobs
-
De kaj pri Jan Jacobs (eksa Fondaĵo Vanbiervliet, Kortrejko)
-
Internacia Pedagogia Revuo, 1912
-
APPKO-kurso, Antverpeno, 1929
-
Informoj pri la familia vivo de Jan Jacobs
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bildo, FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-267
- ↑ Heroldo de Esperanto, n-ro 9(1339) paĝo 2 - 16 majo 1962
- ↑ Arĥivaĵoj en la FelixArchief, Antwerpen.
- ↑ 1972, Esperanto, 793 (1), paĝo 17
- ↑ Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982 paĝo 14
- ↑ Belga Esperantisto vol. 4, 1912, n-ro 42, p. 140
- ↑ Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982, paĝo 14
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jabobs, Jan 1939 : Antwerpen, la historia belga urbo de Esperanto, in : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, pp. 80-91.