Bestoprotektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bestprotektado)

Bestoprotektado estas nomitaj ĉiuj homaj agadoj celantaj ebligi specikonforman vivon al bestoj, sen neutilaj suferoj, doloroj kaj damaĝoj.

Bestoprotektado ofte kontraŭas interesojn de la bestekspluatado, tio estas la plej granda konfliktpotencialo de la temaro. Ekspluatado de bestoj, ekzemple en bestbredadoscienca esplorado, ofte ankaŭ damaĝas la bestojn.

Diferenco inter speciprotektado kaj bestprotektado estas la celo: speciprotektado celas konservi la ekziston de bestspecioj, sed bestprotektado celas unuopajn bestojn kaj ties nedamaĝo.

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Monda Bestprotekto (angle World Animal Protection; antaŭe The World Society for the Protection of Animals (WSPA)) estas internacia neprofita organizaĵo, kiu laboras por bestprotektado.

La Universala Deklaracio pri Besta Bonfarto (UDBB) estas propono por interregistara interkonsento por rekoni ke bestoj estas vivestaĵoj kapablaj senti kaj suferi, ke ili havas bonfarajn bezonojn, kiujn oni devas respekti kaj ke krueleco kontraŭ ili devas fini. Se aprobite de la Unuiĝintaj Nacioj, la UDBB estus aro de principoj kiuj instigus naciajn registarojn krei aŭ plibonigi iniciatojn kaj leĝaron por la protekto de bestoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Hoerster: Haben Tiere eine Würde? Grundfragen der Tierethik ("Ĉu bestoj havas dignon? Bazaj demandoj de besta etiko"), eldonejo C. H. Beck, Munkeno 2004, ISBN 3-40651-088-4
  • Helmut Kaplan: Tierrechte ("Bestaj rajtoj"), eldonejo Echo, Göttingen 2000, ISBN 3-92691-435-1
  • Helmut Kaplan: Tiere haben Rechte. Argumente und Zitate von A bis Z ("Bestoj havas rajtojn. Argumentoj kaj citaĵoj de A ĝis Z"), 2-a eldono 2002, Harald Fischer Verlag, Erlangen 1998, ISBN 3-89131-118-4
  • Martin Liechti: Die Würde des Tieres ("La digno de la besto"), Harald Fischer Verlag, Erlangen 2002, ISBN 3-89131-406-X
  • Hans Hinrich Sambraus und Andreas Steiger (eld.): Das Buch zum Tierschutz ("La libro pri bestoprotektado"), Ferdinand Enke Verlag, Stutgarto 1997, ISBN 3-43229-431-X.
  • Gotthard M. Teutsch: Mensch und Tier – Lexikon der Tierschutzethik ("Homo kaj besto - Enciklopedio de bestprotekta etiko"), eldonejo Vandenhoek & Ruprecht, Göttingen 1987, ISBN 3-52550-171-4
  • Günter Rohrmoser: Die Krise der Naturwissenschaften und ethische Fragen der Tierhaltung ("La krizo de la natursciencoj kaj etikaj demandoj de bestbredado"), Mensch-Tier-Verhältnis ("Homa-besta rilato"), en: Landwirtschaft in der Ökologie- und Kulturkrise ("Agrikulturo en la ekologia kaj kultura krizo"), eldoninto la societo Gesellschaft für Kulturwissenschaft, Bietigheim/Baden 1996, ISBN 3-930218-25-9 [1]
  • Jean-Claude Wolf: Tierethik. Neue Perspektiven für Menschen und Tiere ("Besta etiko. Novaj perspektivoj por homoj kaj bestoj"), 2-a, reviziita eldono. Harald Fischer Verlag, Erlangen 2005, ISBN 3-89131-415-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Se homo aspiras indan vivon, unue devas ne vundi bestojn. 
Citaĵo
 Dum daŭras buĉejoj daŭras batalkampoj
— Lev Tolstoj