Zoltán Ésik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Ésik
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1951 (1951-06-25)
en Szeged
Morto 25-an de majo 2016 (2016-05-25) (64-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto • komputosciencisto
vdr

Zoltán Ésik [Eŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ésik Zoltán estis hungara matematikisto, komputosciencisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea.

Zoltán Ésik[1] naskiĝis la 25-an de junio 1951 en Szeged, li mortis la 25-an de majo 2016 en Rejkjaviko (Islando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Ésik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris diplomon (MSc) en Scienca Universitato Attila József en 1974. Post la diplomo li estis samloke asistanto (1974-1979), lektoro (1979-1987), docento (1987-1997), poste profesoro. Intertempe en 1979 li doktoriĝis (Ph.D.) en la universitato, kandidatiĝis en la Hungara Scienca Akademio en 1985, habilitiĝis en la universitato (1995), en la sekva jaro li doktoriĝis ĉe la akademio. En la studjaro 1996 li instruis ankaŭ en Universitato de Debrecen kaj en aliaj tempoj li prelegis ankaŭ en eksterlandaj universitatoj. Liaj artikoloj ofte aperis en matematikaj revuoj. Li ricevis premiojn inter 1974-2005. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Decidability results concerning tree transformations (1979)
  • Top-down tree transformations (1985)
  • Iteration Theories (1995)
  • Iteration Theories (1996)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Iteration Theories: The Equational Logic of Iterative Processes (kunverkisto, 1993)
  • Automaták és formális nyelvek példatár (kunverkisto, 2011)
  • A számítástudomány alapjai (2011)
  • Hardver- és szoftverrendszerek verifikációja (kunverkisto, 2011)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • On two problems of A. Salomaa (1975)
  • A note on kernel languages of programs (1984
  • Some quasi-varieties of iteration theories (kunverkisto, 1994)
  • Free De Morgan bisemigroups and bisemilattices (2003)
  • Axiomatizing the Equational Theory of Regular Tree Languages (2010)
  • Residuated Park theories (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]