Michel-Jean Sedaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel-Jean Sedaine
Persona informo
Michel-Jean Sedaine
Naskiĝo 2-an de junio 1719 (1719-06-02)
en Parizo
Morto 17-an de majo 1797 (1797-05-17) (77-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • libretisto • poeto • ŝtontajlisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sedaine, dramaturgo franca

Michel-Jean SEDAINE (naskiĝinta la 4-an de julio 1719 en Parizo, mortinta la 17-an de majo 1797) estis franca verkisto dramaturga.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro malriĉeco Sedaine devis labori kiel masonisto sed baldaŭ atentigis la dunganton pri siaj talentoj. Tiu ĉi ĉefarkitekto akceptis lin inter siajn disĉiplojn. Li deklaris Sedaine poste instruisto de la nepo, la fama pentristo Jacques Louis David.

Sedaine ekokupiĝis pri opero moderna itala (kontraŭe al la malmoderna, tro rigida de la 17-a jarcento). Inter liaj tekstoj, kiujn muzikgis Philidor, Monsigny kaj Grétry, estas la plej konataj jenaj: Le diable à quatre, Le roi et le fermier, Rose et Colas, Aucassin et Nicolette, Richard Cœur de Lion, Aline, reine de Golconde, Guillaume Tell.

Ankaŭ de alta valoro estas liaj komedioj enscenigitaj ĉe Théâtre-Français, kiuj peris lian membrigon al la Franca Akademio: Le philosophe sans le savoir (1765) kaj La gageure imprévue (1768).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 240-241, kio legeblas tie ĉi interrete.