Kaĵi Hirokazu
Aspekto
Kaĵi Hirokazu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1898 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
KAĴI Hirokazu (alia transskribo Kazi, naskiĝis la 17-an de marto 1898 en Aita-ken) estis japana eksdentisto, eldonisto kaj verkisto.
Kaĵi fondis grupojn, redaktis gazetojn kaj eldonis verkojn siajn kaj aliajn. Li eldonis la gazetojn Juna Azio (1926-1932), La Esperantisto (1927) kaj ABC de Esperantisto (1931-1932). En 1931 li fondis japanan esperantan lernejon.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Komentario al La filino de Maro (Zamenhofa traduko el Andersen);
- (1926) Verda mateno. Esperanto-Kenkjû-Ŝa.
- (1928) Nova Esperanta-Japana vortareto. Nihon Esperanto-Kai.
新エス和辭典 (Shin Esu-wa jiten?)
- 1929: Esperanto-Japana vortaro;
- (1934) Versaĵoj en prozo (eo and ja). Esperanto-Kenkju-ŝa.
series: エス文精讀叢書 (Esuperanto-bun Seidoku sosho?)
- (1934) Japanujo hodiaŭ. Jamato.
- (1935) Japana-esperanta vortaro. Esperanto-Kenkjuŝa.
- (1952) Esperanta kantaro. Esperanto-Kenkjuŝa.
- (1955) Frazfarado (japane). Japana Esperanto-Instituto.
"エスペラント作文の教室 (Esuperanto sakubun no kyoshitsu?)", series: エスペラント学習セリーオ (Esuperanto gakushu serio?)
- 1957: Japana-Esperanta vortaro. Repr. 1978;
- Modelo de leteroj;
Tradukoj al la japana (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Kikuĉi Kan. (1929) La patro revenas, Biblioteko de Japana literaturo. Esperanto-Kenkjuŝa.
- Biografio de Zamenhof, verkita de Ernest Drezen;
- (1925) La muzikistoj de Bremen (eo and ja). Shihodo Esperanto Kenkyujo.
- (1933) Kyokuto no senka.
極東の戦禍 (Milita damaĝo en la Malproksima Oriento?)
- (1933) Bildlibro sen Bildoj, Biblioteko de Japana literaturo 8. Esperanto-Kenkjû-ŝa.
(繪のない繪本 (E no nai ehon?))
- (1956) Johjoo kaj gruo . Kagujahime, EVA-serio. Esperanta Virina Asocio.
竹取物語 (Taketori Monogatari?)