Unua Konga Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kampadejo de hutuoj en oriento de Zairio

La Unua Konga milito okazis en la jaroj 1996 kaj 1997.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Inter aprilo kaj junio 1994 en Ruando okazis genocido, dum kiu pli ol 500.000 tucioj estis mortigitaj de anoj de alia etna grupo la hutuoj. En julio la milicanoj de la Ruanda Patriota Fronto, konsistinta el tucioj sukcesis venki la registaran armeon kaj akiris la povon en Ruando. Sekve pli ol du milionoj da hutuoj forfuĝis al tiama Zairio, regata de Mobutu. Ili timis venĝon pro la okazinta genocido.

En Zairio kaŝiĝis ne nur rifuĝintoj, sed ankaŭ multaj gerilanaj hutuoj, kiuj en antaŭaj jaroj estis partoprenintaj en la genocido de la tucioj. Ili estis bone armitaj kaj atakis tuciojn loĝantajn en Zairio. Ĉilastaj estigis lokajn milicojn, unue por protekti sin. Sekve ili decidis unuiĝi al la kontraŭuloj de Mobutu. Kun la helpo de Ruando, Ugando kaj Angolo estis formata la Alianco de la fortoj demokratiaj por liberigo de Zairio (AFDLC) gvidita de Laurent-Désiré Kabila.

La milito (1996-1997)[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1996 la AFDLC komencis la atakojn al kampadejoj de hutuoj kaj en novembro ĝi konkeris la provincajn ĉefurbojn Goma kaj Bukavu. Dank'al aktiva subteno de Ruando, Ugando kaj Angolo, la ribela armeo de Kibala malsupreniris laŭ la rivero Kongo [1]sen renkonti grandan reziston pere de la registaraj trupoj de Mobutu. Plejparto de la batalantoj de Kabila estis tucioj kaj multaj el ili jam estis batalintoj dum la militoj en la regiono de la Grandaj lagoj. En decembro preskaŭ la tuta limregiono al Burundo, Ruando kaj Ugando estis kontrolita de la ribeluloj. La zairia armeo retiriĝis al la urbo Kisangani de kie ĝi intencis estigi kontraŭatakon. Kvankam la zairia armeo estis subtenita de kelkaj eksterlandaj solduloj la kontraŭatako ne sukcesis kaj en marto 1997 la ribela armeo sukcesis eniri en Kisangani preskaŭ sen batali. En la sekvaj semajnoj la ribela armeo direktiĝis al la minaj regionoj de Kasai kaj Katango, kiuj estis konkeritaj en aprilo.[2] En la regiono la ribeluloj estis bonvenaj kaj konsideritaj kiel liberigantoj. Dum la antaŭenmarŝo estis dungitaj multaj novaj milicanoj inter ili ankaŭ multaj infansoldatoj nomataj Kadogos (svahila la malgrandaj).

En aprilo la ribeluloj antaŭenmarŝis laŭlonge la rivero Kongo kaj atingis Kenge je la komenco de majo. Tie okazis unu el la plej sangaj bataloj inter la ribeluloj kaj la zairia armeo kaj ĝiaj aliancitoj. Mortis pli ol 300 homoj, inter ili 200 civiluloj. Fine la zairia armeo retiriĝis kaj la vojo al Kinŝaso estis libera.

La 16-an de majo la unuaj ribeluloj eniris Kinŝason. Mobutu fuĝis al Maroko kaj la 18-an de majo la zairia armeo kapitulacis. En Kinŝaso la ribeluloj estis entuziasme salutitaj de la loĝantoj.[3] Fine la 22-an de majo, kiel lasta grava urbo, estis konkerita la haveno Matadi.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de la viktimoj ne estas konata. Oni parolis pri 200.000 mortintoj [4] sed el la enketoj de UNHCR rezultis, ke tiu nombro estas tro granda. Kelkaj masakroj estas pruvitaj.[5]

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Laurent-Désiré Kabila mem dekretis, ke li estu la prezidento de la nova Demokratia Respubliko de Kongo kaj prezentis novan registaron la 22-an de majo. Sed la nova registaro portis nek stabilecon nek veran demokration al la lando kaj jam post kelkaj monatoj komencis la Dua Konga Milito.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La marŝado de Kabila al la ĉefurbo hispane
  2. Johnson, pag. 80
  3. Johnson, pag. 81
  4. Johnson, pag. 79
  5. Johnson, pag. 79