Dua Konga Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konga soldato kun mitraleto PK ĉe la Ruanda landlimo, 2001.
Ĉirkaŭkalkulita teritorio tenita de frakcioj en 2001 al 2003.
Miltlandoj ĉe la Dua Konga Milito:
Viola – Demokratia Respubliko Kongo
Oranĝa – Koalicio kontraŭ-DRK
Malhelblua – Koalicio pro-DRK
Helblua – Aliancanoj de DRK, ne rekte engaĝitaj en la milito.
Verda – politikaj subtenantoj de DRK

La Dua Konga Milito (konata nkaŭ kiel Granda Milito de Afriko) ekis en Aŭgusto de 1998, iom pli ol unu jaron post la Unua Konga Milito kaj rilatis al kelkaj el la samaj tialoj, en la Demokratia Respubliko Kongo kaj oficiale finis en Julio de 2003 kiam la Transira Registaro de la Demokratia Respubliko Kongo enpoviĝis. Tamen la armitaj konfliktoj pluis ekde tiam pro la pliiĝanta insurekcio de la Militsenjoroj, kaj la konfliktoj en Kivu kaj Ituri. Temas pri enlanda milito, kvankam intervenis ankaŭ sektoroj de aliaj landoj.

Temas pri la plej mortiga milito en moderna Afrika historio, kaj rekte implikis naŭ afrikajn landojn, same kiel ĉirkaŭ 20 armitajn grupojn. Ĉe 2008, la milito kaj ties konsekvencoj estis mortigintaj 5.4 milionoj da homoj, ĉefe pro malsanoj kaj malsatego,[1] kio faris la Duan Kongan Militon la plej mortiga konflikto ekde la Dua Mondmilito.[2] Pliaj milionoj estis devigitaj translokiĝi el siaj hejmoj aŭ devis serĉi rifuĝon en najbaraj landoj.[3]

Spite formalan finigon de la milito en Julio 2003 kaj interkonsenton fare de la iamaj milit-landoj kaj -partioj por krei registaron de nacia unueco, 1,000 homoj mortiĝis ĉiutage en 2004 el facilaj eviteblaj kazoj de malnutrado kaj malsano.[4] La postaj milito kaj konfliktoj, kiaj tiuj de Kivu kaj Ituri, okazis inter alia pro la komerco de konfliktaj mineraloj.[5][6]

La Dua Konga Milito, komenciĝinta en 1998, detruis la landon kaj foje estas referita kiel la "Afrika Mondmilito" ĉar ĝi implikis naŭ afrikajn naciojn kaj dudek armitajn grupojn.[7][8] Malgraŭ la subskribo de packontraktoj en 2003, batalando daŭrigis en la oriento de la lando en 2007. Tiele, la troa pezo de seksperforto kaj aliaj perfortoj estis priskribitaj kiel la plej malbonaj en la mondo.[9] La milito estas la plej mortiga konflikto de la mondo ekde la Ĉina Revolucio, mortigante 5.4 milionojn da homoj ekde 1998.[10][11][12] Pli ol 90% ne estis mortigitaj en batalo, mortante anstataŭe pro malario, diareo, pulminflamo kaj subnutrado, plimalbonigita fare de dislokitaj loĝantaroj vivantaj en nesanitaraj kaj troloĝataj kondiĉoj al kiuj mankis aliro ŝirmiĝi, akvo, manĝaĵo kaj medicinoj.[13] Kvardek sep procento de tiuj mortoj estis infanoj sub kvin.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Congo war-driven crisis kills 45,000 a month-study", Reuters, 22a Januaro 2008.
  2. Bavier, Joe, "Congo war-driven crisis kills 45,000 a month: study", Reuters, 22a Januaro 2007. Kontrolita 2007-01-22.
  3. Congo Civil War. GlobalSecurity.org.
  4. "1,000 a day dying in Congo, agency says", Canadian Broadcasting Corporation, 10a Decembro 2004.
  5. "Children of the Congo who risk their lives to supply our mobile phones", The Guardian, 7a Decembro 2012.
  6. Rayner, Gordon, "Is your mobile phone helping fund war in Congo?", The Daily Telegraph, 27a Septembro 2011.
  7. Rumblings of war in heart of Africa. The Christian Science Monitor (23a Junio 2004).
  8. Chris Bowers (24 July 2006)World War Three. My Direct Democracy.
  9. McCrummen, Stephanie, "Prevalence of Rape in E. Congo Described as Worst in World", Washington Post, 9a Septembero 2007. Kontrolita 2a Majo 2010.
  10. 10,0 10,1 Dr. Benjamin Coghlan, Pascal Ngoy, Flavien Mulumba, Colleen Hardy, Dro. Valerie Nkamgang Bemo, Dro. Tony Stewart, Jennifer Lewis, Dro. Richard Brennan http://www.rescue.org/sites/default/files/resource-file/2006-7_congoMortalitySurvey.pdf PDF, Mortality in the Democratic Republic of Congo: An ongoing crisis: Full 26-page report, alirita la 21an de Marto 2013, 2007, paĝo 26.
  11. Robinson, Simon, "The deadliest war in the world", Time Magazine, 28a Majo 2006. Kontrolita 2a Majo 2010.
  12. Bavier, Joe, "Congo War driven crisis kills 45,000 a month", 22a Januaro 2008. Kontrolita 2a Majo 2010.
  13. Measuring Mortality in the Democratic Republic of Congo (PDF). International Rescue Committee (2007).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baregu, Mwesiga. "The Clones of 'Mr. Kurtz': Violence, War and Plunder in the DRC." (Archive) African Journal of Political Science. African Association of Political Science. (2002), Vol 7 No. 2. p. 11–38. 1027-0353.
  • Berkeley, Bill. (2001) The Graves Are Not Yet Full: Race, Tribe, and Power in the Heart of Africa Basic Books. ISBN 0-465-00642-6. A narrative approach illustrating how political figures manipulate large groups into violence. Not focused on the current Congo conflict, but useful in understanding "ethnic conflict" generally in Africa.
  • Clark, John F. (2002) The African Stakes in the Congo War New York: Palgrave McMillan. ISBN 1-4039-6723-7. Uses a political science approach to understanding motivations and power struggles, but is not an account of specific incidents and individuals.
  • Edgerton, Robert G. (2002) The Troubled Heart of Africa: A History of the Congo St. Martin's Press. ISBN 0-312-30486-2. There is a modicum of information on the troubles since 1996 in the latter sections.
  • Gondola, Ch. Didier. (2002) The History of Congo, Greenwood Press, ISBN 0-313-31696-1. Covers events up to January 2002.
  • Miller, Eric: "The Inability of Peacekeeping to Address the Security Dilemma," 2010. ISBN 978-3-8383-4027-2 . Covers the First and Second Congo Wars and its continued aftermath.
  • Gerard Prunier, From Genocide to Continental War: The "Congolese" Conflict and the Crisis of Contemporary Africa, C. Hurst & Co, 2009, ISBN 978-1-85065-523-7. Covers both the First and Second Congo Wars.
  • RENTON, David; SEDDON, David; ZEILIG, Leo (2007). "The Congo: Plunder & Resistance". New York: Zed Books. ISBN 978-1-84277-485-4.
  • Turner, Thomas. (2007) "The Congo Wars: Conflict, Myth, and Reality" New York: Zed Books. ISBN 978-1-84277-689-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]