Matadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Matadi
Matadi3.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 49′ S, 13° 29′ O-5.816666666666713.483333333333Koordinatoj: 5° 49′ S, 13° 29′ O [+]
Alto 355 m [+]
Areo 110 km² (11 000 ha) [+]
Situo de Matadi
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Matadi [+]
v  d  r
Information icon.svg

Matadi estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La loknomo signifas laŭ la loka lingvo ŝtonon.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Matadi situas sur montetaro laŭ landlimo de Angolo, laŭ maldekstra bordo de Kongo (rivero) (de la maro ĝis tiu punkto estas daŭre navigebla la rivero) en la okcidenta sekcio de la lando. Boma situas 44, la maro 148, Kinŝaso 265, Kikwit 601, Lubumbashi 1672 km.

Haveno de Matadi

Historio[redakti | redakti fonton]

Portugaloj atingis tiun lokon ŝipe en 1485. Matadi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879. Baldaŭe la urbo iĝis komercocentro, grava transportonabo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Matadi havas flughavenon, gravan riveran havenon kaj ponton norden. Ŝipoj trafikas al Boma, trajnoj al Kinŝaso. Ĉefvojoj kuras al Boma kaj Kinŝaso, estas malpli gravaj vojoj al norden kaj al suden al Angolo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Matadi havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1010 mm, inter junio-septembro ne pluvas, la pluvo kulminas en aprilo. La temperaturo varias inter 20-34 °C. En marto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en julio.

Panoramo de Matadi
Rivero Kongo ĉe Matadi

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pendoponto 722 metrojn longa, konstruita en 1983
  • monumento sur monteto
  • diversaj kavoj kaj akvofaletoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ponto ĉe Matadi