Kisangani

| Kisangani | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| oficiala urbego de Demokratia Respubliko Kongo urbego | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | provinco Ĉopo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 935 977 (2012) [+] | ||
| Loĝdenso | 490 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 0° 31′ N, 25° 11′ O (mapo)0.5152777777777825.191111111111Koordinatoj: 0° 31′ N, 25° 11′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 447 m [+] | ||
| Areo | 1910 km² ( 191 000 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Kisangani (pli frue ĝis 1966 Stanleyville aŭ Stanleystad) estas metropolo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la provinco Ĉopo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Kisangani situas laŭ Kongo proksime de akvofalo. Inter Kinŝaso kaj Kisangani la rivero estas navigebla.
Henry Morton Stanley fondis en la proksimeco fondis loĝlokon "Stanley Falls" por komercadi. Poste ankaŭ sklavoĉasistoj alvenis, kiuj venenis la komercadan etoson. En 1964 ribelantoj okupis Stanleyville-on, tial oni petis helpon de Usono kaj Belgio. Denovaj ribeloj okazis en 1966 kaj en 1967. En 1999 denove okazis militado.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kisangani situas laŭ fervojo al Ubundu kaj oni planas ankaŭ novan fervojan linion. La urbo havas internacian flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- urbodomo
- bestoĝardeno
- botanika ĝardeno
- muzeo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Rozaria)
- universitata biblioteko
Servoj
[redakti | redakti fonton]Kisangani havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1620 mm, en januaro estas "sekeco", tiam nur 60 mm-oj pluvas. La temperaturo estas konstante pli, ol 30 °C.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Patrice Lumumba tie havis postenon




