Adam Adamandy Kochański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Adam Adamandy Kochański blazono Lubicz, alia formo de la nomo: Adam Adamandus Kochański (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1631 en Dobrzyń nad Wisłą, mortis la 17-an de majo 1700 en Teplice en Ĉeĥio) – pola kleriko (jezuito), matematikisto kaj mekanikisto, ankaŭ filozofo kaj fizikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence li frekventis mezlernejon en Toruń, kaj la 24-an de aŭgusto 1652 eniris novicadon de jezuitoj en Vilno, kie en tiutempa akademio finis filozofion. Li studis ankaŭ matematikon, fizikon kaj teologion. La studobjektojn li poste lekciis en pluraj sciencaj centroj de tiutempa Eŭropo: Florenco, Prago, Olomouc, Vroclavo, Majenco, Würzburg kaj Vilno. En 1655 li fuĝis antaŭ rusoj de Vilno kaj tra Hungario, Aŭstrio atingis Würzburg. Sekve iris al Majenco, kie en la jaroj 1657-1660 lekciis matematikon, kaj en la jaroj 1661-1664 daŭrigis teologian studadon. En 1665 iĝis lekciisto pri matematiko en jezuita kolegio en Florenco. En la jaroj 1673-1676 lekciis en Prago kaj Olomouc, poste dum kelka tempo restadis en Vroclavo. En 1678 invitita de reĝo Johano la 3-a Sobieski revenis al Varsovio, kie instruis reĝidon Jakub (kaj iom pli poste liajn fratojn) iĝante kapelano, kortega matematikisto, horloĝisto kaj reĝa bibliotekisto. Kune kun Johano Hevelio konstruis sunhorloĝon en reĝa palaco de Wilanów (nun kvartalo de Varsovio). Li estis adepto de suncentrismo. De 1698 kuracis sin en ĉeĥa Teplice.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Kochański postlasis multe da sciencaj prilaboraĵoj, ĉefe pri matematiko kaj mekaniko, sed ankaŭ pri fiziko, astronomio kaj filozofio. Al la plej konata verko apartenas publikigita en 1685 en revuo Acta Eruditorum proksimuma maniero difini rektosegmenton kun longo egala al perimetro de donita cirklo. Li kunlaboris kaj vaste korespondis kun pluraj sciencistoj, interalie kun Hevelio kaj Leibniz (pli ol 40 leteroj) – li bonege orientiĝis en inventita poste teorio de diferenciala kalkulo kaj de integrala kalkulo. Kiel mekanikisto estis konata konstruisto de horloĝoj – en 1659 li proponis anstataŭi horloĝan pendolon per reguliganta risorto kaj standardigon de la nombro de kliniĝoj de la pendolo pohore (per tio antaŭante inventon de balanco kun spiralo de Christiaan Huygens el 1675), krome li konstruis horloĝon kun magneta pendolo. En la jaroj 1698-1700 li restis en kuracloko Teplice laborante pri perpetuum mobile. Kiam li mortis la 16-an aŭ 17-an de majo 1700, estis verŝajne entombigita en la loka apudpalaca preĝejo aŭ en jezuita preĝejo en proksima Chomutov.

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Analecta mathematica, eldonita ĉe K. Schott, Cursus mathematicus, Würzburg 1661; postaj eldonoj: Frankfurto 1674, Bambergo 1677
  • Mirabilia chronometrica, eldonita kiel la IX-a libro de la verko de K. Schott, Technica curiosa sive Mirabilia artis, Majenco 1687
  • Rozprawy matematyczno-fizyczne i astronomiczne (Matematikaj-fizikaj kaj astronomiaj disertaĵoj) (Solutio theorematum...; Consideratio speciminis Libri de momentis gravium authore J. F. V. Lucensi; Considerationes et observationes physico-mathematicae circa diurnam telluris vertiginem...; Grammicae rationes cyclometricae ad usus mechanicos; Novum genus perpendiculi pro horologii rotatis...; Considerationes quaedam circa quadrata et cubos magicos, nec non aliquos problemata...; Mensurae universales magnitudinum ac temporum; Mercurii in sole anno 1690... visi observationes), eldonita en "Acta Eruditorum", Leipzig 1681-1696

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]