Eŭropa Universitato Viadrina
| Eŭropa Universitato Viadrina Europa-Universität Viadrina | |||||
|---|---|---|---|---|---|
la centra konstruaĵo en 2012
| |||||
| publika universitato fondaĵo | |||||
| moto | Ex oriente lux Lumo de la oriento | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | julio 1991 | ||||
| Antaŭe | Alma Mater Viadrina vd | ||||
| speco | ŝtata | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 52° 20′ 32″ N, 14° 33′ 14″ O (mapo)52.34222222222214.553888888889Koordinatoj: 52° 20′ 32″ N, 14° 33′ 14″ O (mapo) | ||||
| lando | Germanio | ||||
| urbo | Frankfurto ĉe Odro, Germanio | ||||
| Estraro | |||||
| gvidanto | Alexander Wöll | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 6 716 (vintra semestro 2012/13) | ||||
| nombro de kunlaborantoj | 520 (2012) | ||||
| el tio profesoroj | 69 (2011) | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| |||||
| jura formo | Stiftung vd | ||||
|
| |||||
|
| |||||
La Eŭropa Universitato Viadrina estas universitato en la urbo Frankfurto ĉe Odro de la germania federacia lando Brandenburgio, proksime de la limo inter nuna Germanio kaj nuna Pollando. Ĝi orfertas studadon en kulturaj sciencoj, juro kaj ekonomiko.
En la somera semestro 2012 la institucio havis 6 267 studantojn, en la vintra semestro 2012-13 6 716: 76 procentaĵoj el ili estas germanoj, 12 procentaĵoj poloj kaj pliaj 12 procentaĵoj estas el 84 kromaj devenaj landoj.
La universitato kompreniĝas esti daŭrigo de la en 1506 fondita kaj en 1811 fermita unua universitato de la Margraflando Brandenburgio - tiu institucio havis la latinan nomon Alma Mater Viadrina, kaj la nomeron Viadrina ("ĉe la Odro") transprenis la nova altlernejo. La unua profesoro pri retoriko en 1506 estis Gregor Schmerlin; ĉefaj instigantoj pri universitatfondo estis la lubuŝa episkopo Dietrich von Bülow kaj Eitelwolf von Stein kaj Joakimo la 1-a (Brandenburgio). Kvankam la altlernejo havas kompare malvastan gamon de fakoj, kiu ne korespondas al la koncepto de klasika plena universitato oferti "universalan" elekton de laŭeble ĉiuj sciencoj, ĝi havas la rajton doni titolojn de doktoreco kaj habiliteco. En marto 2008 ĝi jure transformiĝis al fondaĵa universitato.
Fakoj
[redakti | redakti fonton]Homoj rilataj al la altlernejo
[redakti | redakti fonton]- Gregor Günther, rektoro (1509 kaj 1515) kaj juristo
- Gregor Schmerlin, retorikisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ines Staats: "Viadrina" - ĉe Historisches Lexikon Brandenburgs




