TSV 1860 München

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TSV 1860 München
futbala klubo
Kluba nomo  Turn- und Sportverein München von 1860 e.V.
Kromnomo Sechzger (Sesdekuloj)
Die Löwen (La Leonoj)
Fondita  la 17-an de majo 1860
Stadiono  Allianz Arena
Munkeno,  Germanio
Kapacito  69.901
Prezidanto  Peter Cassalette (stato de printempo 2016)
Trejnisto  Daniel Bierofka (stato de printempo 2016)
Ligo  Germana 3-a Federacia Ligo pri Futbalo (3. Bundesliga)
2021/22  4-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

TSV 1860 München estas germana sporta klubo, kies sidejo troviĝas en Munkeno, la ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estis unuafoje fondita dum la revolucia jaro 1848, sed baldaŭ poste malpermesita pro "respublikaj aktivecoj", kaj povis refondiĝi nur la 17-an de majo 1860. La klubo aparte konatas pro sia vira futbalteamo, kiu havas rivalan rilaton al la pli juna, sed pli granda samurba klubo FC Bayern München, sed fakte ankaŭ pliaj sportaj disciplinoj estas reprezentataj en la klubo: korbopilko, montogrimpado, boksado, pugnopilko, kegloludo, atletiko, luktosporto, skiado, biciklado, teniso, akvosporto kaj flugpilkado. Antaŭ tiuj klubaj branĉoj atingis multajn naciajn kaj internaciajn sukcesojn: La vira flugpilka teamo ekzemple kvinfoje gajnis la nacian ĉampionecon (1973, 1975, 1978 kaj 1980).

la stadiono Allianz Arena

La vira futbalteamo aparte famiĝis dum la 1960-aj jaroj, kiam la teamo dum 1964 kaj 1966 gajnis la nacian ĉampionecon, kaj dum 1965 ankaŭ atingis la finalon de la eŭropa ĉampiona pokalo, sed fine en la Wembley-stadiono de Londono malgajnis kontraŭ la klubo West Ham United. Krome la futbalistoj dum 1942 jam unuan fojon gajnis la nacian ĉampionecon kaj dum 1931 kaj 1967 atingis la duan lokon.

La stadiono de la profesia vira futbalteamo ekde la jaro 2005 estas la tiam finkonstruita Allianz Arena, kiu disponas je pli ol 69.901 sidlokoj kaj origine po duone estis la posedaĵo de la klubo 1860 kaj de la rivalo FC Bayern München. Tamen jam dum aprilo 2006 la klubo 1860 vendis sian duonon al la klubo Bayern München, por eviti kluban bankrotiĝon - ekde tiam ĝi estas kontrakte ligita ĝis la jaro 2025 al la stadiono kaj luprenas ĝin por siaj matĉoj. Aliaj teamoj trejnas kaj konkuras en stadiono en la strato Grünwalder Strasse, kiu finkonstruiĝis dum 1926 kaj de multaj klubaj subtenantoj ankoraŭ nun konsideratas la "hejma stadiono". La profesia vira futbalteamo de 1926 ĝis 1994 havis siajn matĉojn en la stadiono Grünwalder Strasse, poste ĝis 2005 en la Olimpia Stadiono de Munkeno kaj tiam translokiĝis al la nuna stadiono Allianz-Arena.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]