Enrique Breccia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Breccia
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1945 (1945-10-26) (78-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj aragonahispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Familio
Patro Alberto Breccia vd
Gefratoj Cristina Breccia vd
Profesio
Okupo desegnisto de bildrakonto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enrique BRECCIA [BREĉja] (Bonaero, 26-a de oktobro de 1945) estas argentina bildisto kaj bildliteraturisto, filo de Alberto Breccia, kun kiu li kunlaboris ĉefe komence de sia kariero. Li estas agnoslita tutmonde en la etoso de la bildliteraturo pro verkoj kiaj Alvar Mayor, El Sueñero kaj pli ĵuse pro ilustraĵoj por la grafika romano Lovecraft publikigita de DC Comics.

Profesie, li komencis sian karieron fine de la 1960-aj jaroj ilustrante argentinajn romanojn por la eldonejo Difusión.

En 1972 li ekkunlaboris per ilustraĵoj por la gazeto Billiken kaj por la libroj de la kolekto Billiken. En tiu epoko li ankaŭ laboris por la itala gazeto Linus. Jam per propraj scenaroj li realigis verkojn de milita temaro.

Li faris la unuan parton de trilogio pri Lope de Aguirre kun scenaro de Felipe Hernández Cava, kiun poste finfinigos Federico del Barrio kaj Ricardo Castells.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]