Francisco de Carvajal
Francisco de Carvajal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco López Gascón |
Aliaj nomoj | El demonio de los Andes |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1463 en Rágama, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 10-an de aprilo 1548 (84-jaraĝa) en Saksajŭaman, Vicreĝlando de Peruo, Hispana Imperio |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Salamanko |
Okupo | |
Okupo | konkistadoro politikisto militisto |
Francisco de Carvajal aŭ Francisco Carbajal naskita kiel Francisco López Gascón (Rágama, Arévalo, Reĝlando de Kastilio, 1464 – Jaquijaguana, ĉe Kusko, Vicreĝlando de Peruo, 10-a de aprilo de 1548) estis konkistadoro hispana kiu agadis en la Vicreĝlando Nova Hispanio kaj en Peruo, kaj dum la enlanda milito inter la konkistadoroj de Peruo.
Li estis granda strategiisto, nefatigebla soldato eĉ jam dum maljunaĝo, kaj samtempe kruela kaj sarkasma, pro kio li estis konata kiel «la diablo de Andoj». Li ribelis kontraŭ la hispana monarko kaj ties aŭtoritatoj senditaj al Ameriko, kaj venkis oftege super la hispanaj oficiroj fidelaj al la reĝo, kaj estis finfine venkita en la batalo de Jaquijahuana. Tuj poste li estis enprizonigita kaj ekzekutita per pendumado, kian li estis jam 84jaraĝa.