Arkebuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkbuzo en la kastelo de Chillon.

Arkebuzo estas pafilo kun limigita efiko (malpli ol 50 metrojn), sufiĉe peza kaj granda.

La vorto "Arkebuzo" devenas de la malnova franca "haquebute" (15-a jarcento), kiu signifas kroĉilon, kiun havis la unuaj arkebuzoj por meti ilin sur specon da forko aŭ muro, branĉo, ... por plibonigi la celadon kaj ricevi la kontraŭŝokon.


Arkebuzo en Japanio[redakti | redakti fonton]

La arkebuzo estis enkondukita en Japanion en 1543 de la portugaloj sur la insulon Tanegashima, de kie venas ĝia japana nomo.

En nur unu jaro la japanoj sukcesis imiti la mekanismon kaj produktis amase arkebuzojn. Post apenaŭ 50 jaroj pafiloj estis certe pli komunaj en Japanio ol en iu ajn alia lando en la mondo[1]; la armeoj de tiu lando estis ekipitaj per nombro de pafiloj multe pli alta ol iu ajn eŭropa armeo.

La fama daimio, kiu unue preskaŭ tute unuigis Japanion, Oda Nobunaga, multe uzis arkebuzojn, kiu ĉefrolis dum la batalo de Nagashino en 1575, batalo dum kiu li disponis je 3.000 arkebuzistoj.

Post la unuigo de Japanio, la arkebuzoj kaj ĉiuj aliaj pafiloj estis detruitaj, por reveni al uzo de la japana sabro, konsiderita malpli sovaĝa.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj

  1. Source: Noel Perrin, Giving Up the Gun, David R. Godine Publisher, Boston (ISBN 0-87923-773-2)