Las Tres Sorores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Las Tres Sorores
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Las Tres Sorores (La Tri "Sorores" (fratinoj, monaĥinoj)) estas romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1974, kiu fakte estas reverkaĵo de iama verko Siete domingos rojos (1932).[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano priskribas la disvolvigon de striko en la tumultaj 1930-aj jaroj, medio kiun la verkisto konis dum sia etapo en la revolucia etoso de la anarkisindikatistoj de CNT, jam ekde antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko.

La striko protestas kontraŭ la mortigo de tri laboristoj fare de policanoj dum tumulto. Tial dum unu semajno okazis pliaj tumultoj, dum disvolviĝas rilatoj de kamaradeco kaj amaferoj inter kvar ĉefroluloj. Star estas filino de unu el la mortintaj laboristoj kaj altiras Villacampa (vendeja laboristo) kaj Samar (ĵurnalisto kaj intelektulo). Krome Samar havas burĝan fianĉinon, nome Elvira, filino de kolonelo de kazerno, kiun la revoluciuloj klopodas ataki. Amparo unue helpas, kaj poste perfidas kaj klopodas memmortigi sin. Star restas kun Samar. Aliaj pli duarangaj roluloj formas pli kompletan rolularon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Sender reviziis la version de 1970 de Siete domingos rojos, kaj spite al la modifoj realigitaj (ĉefe por malpezigo de la revolucia ingredienco), li malkontentigis kaj ekverkis tiun novan version, Las Tres Sorores. Samar superis en protagonisteco la aliajn tri ĉefroluloj, kaj iĝis portanto de la ideoj de Sender mem, de la ideoj de la 1970-aj jaroj, tute aliaj disde tiuj de la 1930-aj aŭ eĉ de la 1960-aj jaroj. Sender ankaŭ eliminis nerealajn elementojn, kiuj iam kontrastis kun la realismo de la iamaj versioj. Tiukadre oni pliigis la gravecon de la Espartaco, grupo de anarkiistoj. Alia nova elemento estas informo pri afero okazinta en la tempo de la regado de Filipo la 2-a pri tri monaĥinoj kiuj suferis persekuton kadre de amaferoj kun amantoj. Tiun aferon oni rilatis al tri apudaj montoj en Aragono, kio estas tialo por la titolo (la tri fratinoj).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Siete domingos rojos, Balagué, Barcelono, 1932; Ramón J. Sender, Las Tres Sorores, Destino, Barcelono, 1974; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 pp. 15 kaj 31.
  2. Salguero, 1997, pp. 150-151.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (III). Anarquismo y religión", Alazet, 9, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1997, pp. 139-174.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]