Imán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imán
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Eldonado
vdr

Imán (magneto) estas la unua romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi estis publikigita en 1930 fare de la Eldonejo Cenit en Madrido.

Temas pri romano kaj pacisma kaj kontraŭmilitisma. La agado okazas inter la jaroj 1921 kaj 1924 fokuse al la Rif-milito, kaj rakontas inter aliaj okazaĵoj la nomitan Katastrofon de Annual (1921). Tamen, kvankam la aŭtoro mem ja konis rekte la medion dum sia militservo en la Hispana Maroko, li vere ne vivis la plej dramajn momentojn rakontitajn en la romano, ĉar lia estado en Maroko okazis de komenco de 1923 ĝis komenco de 1924, kiam la Katastrofo de Annual jam estis okazinta.

En bildo de la tabelo, verkoj de RJS de la 1930-aj jaroj, inter kiuj du eldonoj de Imán kaj portugallingva versio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Hispanaj soldatoj en la Rif-milito.

La ĉefa rakontisto de la romano estas hispana militisto Antonio al kiu soldato Viance, vera ĉefroulo, rakontas sian historion. Ĉar ambaŭ rakontoj supermetiĝas laŭlonge de la verko eĉ kun foje alia anonima rakontisto, kaj krome la lasta ĉapitro estas rakontata de ĉioscia rakontisto, oni povas konsideri, ke Imán estas “polifonia” romano komponita de pluraj rakontistoj.

Viance estas filo de kamparanoj de aragona vilaĝo ŝajne fikcia nome Urbiés, kion la rakontisto lokigas proksime de Azuara. Antaŭ militservi, Viance estis forĝisto. Tiukadre oni rakontas kiel en tiu profesio la hazardo rezultis ofte en tio ke li estis vundita aŭ frapita de la feraĵoj kun kiuj li laboris, kio havigis al li la kromnomon “magneto”.

Alveninte en Marokon, Viance trafas kun la serĝento Antonio, ĵurnalisto profesie (kaj tial "alter ego" de Ramón J. Sender), kiu iĝas kronikisto de lia historio. Al li li rakontas la okazintaĵojn en la Katastrofo de Annual, lian malesperan fuĝon kaj la historion de survivadon tra Rif, sen manĝo kaj sen akvo, ĝis alveni al Melilo. Oni mencias lian pasadon tra realaj lokoj kiel Dar Drius, Monto Arruit kaj Nador, kio proksimume korespondas kun historiaj faktoj kvankam kun kelkaj neveraĵoj.

Finfine Viance estas elsoldatigita kaj revenas al sia naskoloko, Urbiés. Krom la frapego pro la milita sufero, li trovas, ke liaj gepatroj mortis, lia vilaĝo estis subakvigita de ĵus konstruita akvorezervejo, kaj li sentas sin elradikigita kaj marĝenigita for de la socio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nil Santiáñez, "Imán y la escritura de guerra", prologo al eldono komentita de Imán (España, 2006).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imán (novela) en la hispana Vikipedio.