El vado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El vado
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El vado (La vadejo) estas novelo de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1948, en la plej produktiva fazo de sia epoko en la ekzilo en Ameriko, ĝuste antaŭ la publikigo de El verdugo afable kaj dum la verkado de la serio Crónica del alba.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

El vado rakontas la psikologian kadukiĝon de kamparanino, nome Lucía, pro rimorso, ke ŝi denoncis sian bofraton, kiun ŝi fakte amis, kaj kiun mortigis la civilgvardianoj, supozeble tuj post la Hispana Enlanda Milito, kvankam en la verko ne estas datinformoj. La agado okazas du jarojn post la denonco, same kiel en la baldaŭa Mosén Millán (1953) la agado okazas unu jaron post denonco kaj murdo. La roluloj estas misterigitaj: nur Lucía kaj ŝia fratino Joaquina havas nomojn, dum la ceteraj familianoj kaj aliaj kamparanoj ne havas, inklude la denoncito kaj murdito. En la 4a kaj antaŭlasta ĉapitro Lucía ekvizias la aperon de la mortinto, freneziĝas kaj estas portata hejmen. Kaj finfine la sonĝaj elementoj dominas la menson de Lucía, ŝi estas tute senracie, kaj eliras nuda falĉi neĝon.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Lucía lavas vestaĵon en la rivero, kaj tiukadre klopodas por rakonti la aferon al sia fratino, ne kronologie, sed laŭgrave. En la du lastaj ĉapitroj akceliĝas la senraciigon de Lucía.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La temo estas kulpo, kaj kiel kulpo povas frenezigi homojn. Same kiel ĉe Mosén Millán (1953) estas diversaj elementoj, kiuj ripetiĝas: ekscio pri la kaŝejo en konfeso, rolo de pastro, amo de junaj amantoj interrompita, abstrakta dialogo de kulpulo kun la aĵoj de ties ĉirkaŭo, ktp.

Kvankam temas pri bonkvalita novelo, ĝi ne estis kolektita en postaj kompilaĵoj fare de Sender, sed la rakonto ja estis reuzata en la baldaŭa El verdugo afable, kie same oni reuzas rakontajn elementojn de aliaj verkoj de Sender, el kiuj tiuj de El vado estas la plej ĵusaj.[3] Tiu reuzado fakte estas resumo kaj redukto de ĉirkaŭ 29 000 vortoj ĝis nur 4 000.[4] Kontraste en El verdugo afable tiu historio ja havas tempon, nome vintro 1933, sed ĉar la denonco kaj murdo okazis jarojn antaŭe, tio kondukas al ĉirkaŭ 1930, tute for de la kunteksto de la enlanda milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, El vado, Toulouse, La novela española, 1948; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 22; José Mª Salguero Rodríguez, "Más reelaboraciones en El verdugo afable y el libro olvidado de Ramón J. Sender: El vado.", Alazet, Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 1994, pp. 261-275.
  2. Salguero, op. cit, pp. 265-266.
  3. José Mª Salguero Rodríguez, "Más reelaboraciones en El verdugo afable y el libro olvidado de Ramón J. Sender: El vado.", Alazet, Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 1994, pp. 261-275.
  4. Salguero, op. cit, p. 266.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José Mª Salguero Rodríguez, "Más reelaboraciones en El verdugo afable y el libro olvidado de Ramón J. Sender: El vado.", Alazet, Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 1994, pp. 261-275.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]