Crónica del alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crónica del alba
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Crónica del alba (Kroniko de taĝiĝo) estas la unua el samnoma serio de naŭ noveloj de la hispana verkisto Ramón J. Sender (1901-1982) eldonita en Meksiko en 1942. Samjare la verkisto, ekzile en Meksiko post la Hispana Enlanda Milito, ekloĝis en Usono, kie li restos ĝis sia morto. La kondiĉo de ekzilita kaj de eksmilitanto por la Dua Hispana Respubliko de Sender malhelpis la publikigon de lia verko en Hispanio dum la Frankismo. Crónica del alba — jam en formato de unua trilogio de la tri unuaj noveloj kiuj formis la serion de naŭ noveloj — aperis por la unua fojo en Hispanio en 1965 post granda barakto eviti la ankoraŭ povan cenzuron. La postan jaron la verko atingis la Premion Ciudad de Barcelona de literatura. Oni konsideras ĝin la majstroverko de la fekunda aragona verkisto kaj unu de la nemalhaveblaj romanoj de la nuntempa hispana romanaro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1939 José Garcés,[1] eksmilitanto de la civila milito, rememorigas el mallibereco en akra koncentrejo de sudfranca Argelès-sur-Mer sian feliĉan infanecon en aragona vilaĝo. Li parolas pri sia familio, siaj aventuroj kun aliaj infanoj, sia rilato kun instruisto kaj pastro Mosén Joaquín kaj pri sia unua amo: Valentina. Pepe[2] estas filo de mezalta burĝa rura familio, de severa patro kaj protektema patrino; li vivas mezvoje inter sia imaga mondo de kiĥoto kaj poeto kiu luktas por konkeri la amon de sia damo Valentina kaj la nekontentigebla scivolemo pri la sciaro kiu venas de Mosén Joaquín — nura rolulo kiu ŝajne komprenas la nebremseblan vivan torenton de Pepe—. Mosén Joaquín estas bonafabla pastro kiu senkulpigas la petolemon de la infano per malgrandaj admonoj kaj klopodas kanaligi lian enorman scivolemon kaj imagopovon al la studoj de mezlernejo por kiu la pastro preparas la infanon.

La amo por Valentina, filino de la notario de la vilaĝo, don Arturo, estas la ĉefa kondukilo de la rakonto. Temas pri preskaŭ platona amo, sed sublimita en la imagopovo de ambaŭ geinfanoj kiuj interŝanĝas legaĵojn, sangoĵurojn kaj sekretajn notojn, kaj kiu markos la ceteron de la vivo de la juna kaj plenkreska Pepe Garcés. En sia infaneca vivrigardo, Pepe frontas kiel defioj la opozicion de ambaŭ familioj al tiu rilato romantisma kaj antaŭadoleska. Ĉio finas drame kiam Valentina translokiĝas al San Sebastián tuj antaŭ Pepe mem translokiĝis al religia mezlernejo en kataluna urbo Reus.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentario[redakti | redakti fonton]

La suba intrigo korespondas nur al la unua el naŭ noveloj kiuj estas jenaj:

  • Crónica del alba
  • Hipogrifo violento
  • La Quinta Julieta
  • El mancebo y los héroes
  • La onza de oro
  • Los niveles del existir
  • Los términos del presagio
  • La orilla donde los locos sonríen
  • La vida comienza ahora

Hipogrifo violento temas pri la vivo de Pepe en la religia mezlernejo en kataluna urbo Reus; tiu titolo referencas al verso de teatraĵo kiun Pepe aktoris tie. La Quinta Julieta disvolvigas la vivon de Pepe en la provinca ĉefurbo Zaragozo. En El mancebo y los héroes juna Pepe jam eklaboris kiel helpanto en apoteko de urbeto kaj ekrilatas kun anarkiistoj, kio pluas en la venonta novelo. La tri lastaj noveloj temas pri la Hispana Enlanda Milito. Ĉiu novelo ekas kaj finiĝas el la memoroj de malvenkita Pepe en la koncentrejo de la malvarma strando de Argelès, en tre malfacilaj kondiĉoj, sed kien venas ankaŭ lirikaj poeziaj inspiroj.

La unua novelo Crónica del alba povas esti konsiderata eble pli novelo ol romano, dum la naŭparta serio Crónica del alba estas certe granda romano.

La unua novelo estis adaptita al kino en filmo de 1982 reĝisorita de Antonio José Betancor, kun elstara aktorado de Jorge Sanz kiel Pepe kaj de Anthony Quinn kiel la pastro. Crónica del alba. Valentina estas bazita en la unua novelo de la naŭ eroj de la sagao Crónica del alba. La venontan jaron oni faris duan filmon pri alia ero de la sagao titolita 1919: Crónica del alba (1983).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte partoj de la kompleta nomo de Ramón José Sender Garcés, kio evidentigas la membiografian karakteron de la nauparta romanego.
  2. Pepe estas karesnomo de José.