1919: Crónica del alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1919: Crónica del alba
filmo
Originala titolo 1919: Crónica del alba 2ª parte
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1983
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Ruiz Anchía
Reĝisoro(j) Antonio Betancor
Muziko de Riz Ortolani
Rolantoj Emma Suárez • Cristina Marsillach • Fernando Sancho • Alfred Lucchetti • Marisa de Leza • Claudio Rodríguez • Saturno Cerra • Concha Hidalgo • Francesc Lucchetti i Farré • Walter Vidarte • Paco Catalá
IMDb
vdr

1919: Crónica del alba (1919: Kroniko de taĝiĝo) estas hispana filmo de 1983 reĝisorita de Antonio José Betancor. Ĝi estas bazita en duonbiografia novelo de la naŭ eroj de la sagao Crónica del alba, de Ramón J. Sender. La antaŭan jaron oni faris unuan filmon pri alia ero de la sagao titolita Crónica del alba. Valentina (1982).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Zaragozo, 1919. Kie kaj kiam okazas unu el la plej gravaj anarkiistaj insurekcioj de la epoko, nome la ribelo de la kazerno de Palafox. José Garcés (Micky Molina) estas adoleskulo 15-jaraĝa kiu vivas en tiu tumulta situacio. Denaske eta burĝo, li sentas simpation por la revoluciuloj kaj precize por anarkiisto, kiu vendas librojn kaj gazetojn en surstrata budo. José (Pepe) laboras kiel helpanto en urba apoteko. Tie li konas Isabelita (Cristina Marsillach), samaĝulino, duonfilino de mistera revoluciulo, kiu laboras kiel servistino. La junulino havas klarajn planojn pri sia vivo; ne volas, ke iu estu ŝia posedanto kaj ankaŭ ne volas iĝis prostitutino en Barcelono, kiel multaj sametosulinoj. Tial ŝi volas rilati kun José, ĉar ŝi vidas en li eblon fuĝi de trista ekzistado. Tamen, José renkontiĝas ankaŭ kun Valentina, lia iama infana unua amo, kiu nun estas bela junulino, kiu estante de riĉa kaj burĝa familio, povus solvi liajn ekonomiajn problemojn. La juna Garcés devos elekti kun kiu li vivos.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Molina ... José Garcés, Pepe
  • Cristina Marsillach ... Isabel
  • Walter Vidarte ... Anarkiisto
  • Saturno Cerra ... Don José, patro de Pepe
  • Concha Leza ... Doña Luisa, patrino de Pepe
  • Alfred Lucchetti ... Don Arturo, patro de Valentina
  • Fernando Sancho ... Don Hermógenes
  • José Antonio Correa
  • Marisa de Leza ... Doña Julia, patrino de Valentina
  • Concha Hidalgo ... Onklino Ignacia
  • Emma Suárez ... Valentina
  • Juan José Otegui ... Sro. Villanueva, apotekisto
  • Rosa Fontana ... Srino. Villanueva