Crónica del alba. Valentina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crónica del alba. Valentina
filmo
Originala titolo Crónica del alba. Valentina
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1982
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Ruiz Anchía
Reĝisoro(j) Antonio Betancor
Muziko de Riz Ortolani
Rolantoj Anthony Quinn • Eusebio Poncela • Jorge Sanz • Alfred Lucchetti • Marisa de Leza • Saturno Cerra • Concha Hidalgo
IMDb
vdr

Crónica del alba. Valentina (Kroniko de taĝiĝo. Valentina) estas hispana filmo de 1982 reĝisorita de Antonio José Betancor. Ĝi estas bazita en la unua duonbiografia novelo de la naŭ eroj de la sagao Crónica del alba, de Ramón J. Sender. La venontan jaron oni faris duan filmon pri alia ero de la sagao titolita 1919: Crónica del alba (1983).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1939, José Garcés (Jorge Sanz), kiel unu el miloj da venkitoj en la Hispana Enlanda Milito kaj prizonulo en la koncentrejo de Argelès (suda Francio), retenas sian vivon nur per siaj memoroj. Li ĉefe memoras sian vivon kiel knabo en kampara vilaĝo de Aragono, kvankam filo de municipa burokrato. Li vivas ĉefe por sia unua amo: Valentina (Paloma Gómez), filino de la notario, bela infanino kiu iĝis lia malebla idealo kiun li ne povos forgesi (ĉirkaŭ 1911).

Pepe, nome José Garcés ("alter ego" de Ramón José Sender Garcés, la aŭtoro) estante 10-jaraĝa estas knabo vivoplena kiu dubas nur inter iĝi heroo, sanktulopoeto, kiu cerbumas rimedojn por esti kun Valentina, spite al familiaj malakceptoj fare de sia patro kaj de la gepatroj de lia juna fianĉino. Mosén Joaquín (Anthony Quinn), pastro kaj instruisto de la infano, estas la nura kiu komprenas la forton de lia pasio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Anthony Quinn ... Mosén Joaquín, pastro
  • Jorge Sanz ... Pepe
  • Paloma Gómez ... Valentina
  • Saturno Cerra ... Don José, patro de Pepe
  • Concha Leza ... Doña Luisa, patrino de Pepe
  • Alfred Lucchetti ... Don Arturo, patro de Valentina
  • Marisa de Leza ... Doña Julia, patrino de Valentina

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Tiu estis unu el la unuaj filmoj de la juna Jorge Sanz, ankoraŭ knabo, kiu poste faros pli ol 60 filmoj; krome ĝi estis unu el malmultaj partoprenoj de Anthony Quinn en la hispana kinarto.

Kelkajn scenojn oni filmis en la kastelo de Loarre.