Reus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reus (stacidomo).
Reus
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 43200–43206
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 479  (2023) [+]
Loĝdenso 2 055 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 7′ O (mapo)41.154871.10871Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 7′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 52,8 km² (5 280 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Reus (Provinco Taragono)
Reus (Provinco Taragono)
DEC
Reus
Reus
Situo de Reus
Reus (Hispanio)
Reus (Hispanio)
DEC
Reus
Reus
Situo de Reus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reus [+]
vdr
Reus, monumento a Juan Prim.

Reŭzo aŭ Reus[1] (prononco en la kataluna: [rɛʊz]) estas municipo de Katalunio, Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko (distrikto) de Baix Camp en Tarragona kaj en la metropolita areo nome Camp de Tarragona, kun alteco inter 114 kaj 142 m sur la marnivelo. Ĝia loĝantaro estas 107 770 loĝantoj (2008). Ĝi situas je 14 km de Tarragona.

La urbo[redakti | redakti fonton]

La centro de la urbo estas la Placo Prim. La Urbodomo estas en la alia placo de la centro: Placo de Mercadal (antaŭe Placo Hispanio). La Placo de la Llibertat (antaŭe Placo de Martiroj), renovigita en 2003, ne estas tiom vigla. La antikva kerno estas inter la Ravales de Robuster, de Sant Pere, de Jesús, de Martí Folguera, de Pallol kaj de Santa Anna, zono konata kiel "Tomb de Ravals". La du senaŭtaj stratoj kiuj ligas la Placon Prim kun la Placo Mercadal formas la komercan akson de la urbo: strato Monterols kaj strato Llovera, kiu kun la "Tomb de Ravals" donas al Reus grandan komercan karakteron. Oni ĵus inaŭguris komercejon nome "Pallol" situa en la antikva centro de la urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1857 ĝis 1910 ĝi estis laŭ la loĝnataro la dua urbo de Katalunio, post Barcelono, sed ties gravo kiel centro de la provinco falis profite de Tortosa kaj poste de Tarragona. La populacio apenaŭ plialtiĝis el 30.266 de 1920 al 35.950 de 1950.

Ekde tiam ĝispliiĝis denove de 41.014 loĝantoj en 1960 al nunaj 108.100. La enmigrado, ĉefe el Maroko, kreskis la populacio, kiu estas jam de islama religio je 6% kaj eksterlanda je 8%

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Alteco: 125 metroj.
  • Latitudo: 41º 09' N
  • Longitudo: 1º 06' Or

Vidindaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La placo Mercadal kun la urbodomo fone
  • Palaco Bofarull (sidejo de la Konsevatorio de Muziko).
  • Palaco de la Markizoj de Tamarit (Legejo).
  • Domo Navàs, en la Placo Mercadal.
  • Domo Cochs, en la strato Prat de la Riba.
  • Cal Boule, en Raval Santa Anna.
  • Domo Rull (Reus) (antikva Muzeo Prim-Rull, sidejo de Municipa Instituto de Kultura Agado, IMAC), en la strato Sant Joan.
  • Domo Gassull, en la strato de Sant Joan.
  • Domo Serra, ĉe la Ŝoseo de Castellvell.
  • Sonorilturo de la Preĝejo de Sant Pere, en la Placo de Sant Pere.
  • Kastelo de Cambrer, reformita, en la Placo del Castell.
  • Banco de España, en Raval Santa Anna, aktuale Muzeo Salvador Vila-seca.
  • Urbodomo, en la Placo Mercadal.
  • Diversaj domoj de la vojo de Modernismo, elstare ĉefe la pavilionoj de la Instituto Pere Mata konstruita inter 1899 kaj 1919, kaj aktuale psikiatra hospitalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]