Reus (hispaneEstación de Reus) estas fervoja stacio situanta en la hispana urbo Reus en la provinco Taragono, aŭtonoma komunumo Katalunio. La stacidomo estis konstruita en 1884[1]. Tamen, ekzistis vagonaro, kiu konektis Reus kaj Tarragona ekde 1856. Ĝi estis la deka vagonaro en Hispanio.[2]
Dum masona laboro en 2018 estis malkovrita truo en la grundo proksime al la fervojoj. Post esplorado, oni konstatis, ke sub la stacidomo trairis kontraŭaviadila ŝirmejo, kiu longis almenaŭ 100 metrojn[3]. Tiu ŝirmejo estis konstruita por protekti la laboristojn de la stacidomo dum la Hispana Enlanda Milito. La kontraŭaviadila ŝirmejo estis kovrita denove.[4][5]