El problema religioso en México; católicos y cristianos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El problema religioso en México; católicos y cristianos
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El problema religioso en México; católicos y cristianos (La religia problemo en Meksiko; katolikoj kaj kristanoj) estas la unua libro (fakte kompilaĵo de ĵurnalismaj artikoloj jam publikigitaj ĉefe en "La Libertad") de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1928, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Ĝi estas unu el du eseoj de la aragona verkisto (kun América antes de Colón), kiuj temas pri hispanamerikaj aferoj, fako pri kiu li laboris ĵurnalisme ĉefe por "La Libertad". Krome tiel oni evitis la cenzuron de la diktatura monarkio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La esearo estas kompilaĵo de artikoloj, jam publikigitaj, pri la konflikto inter la katolika eklezio kaj la revolucia ŝtata ento en Meksiko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Sender sekvas detale referencojn de verkoj, ĉefe rilate al la meksik-registara sinteno.

La subtitolo aludas al la fakto, ke la demarŝoj insurekcia fare de la hierarkio de la katolika eklezio ne estas tiom kristana, ĉar ili celas nur la ekonomian povon, dum la politiko de la registaro ja sekvas kristanajn celojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, El problema religioso en México; católicos y cristianos, Barcelona, Tipografía Cosmos, 1928; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 46.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]