Jubileo en el Zócalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jubileo en el Zócalo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Jubileo en el Zócalo estas unu el plej konataj verkoj de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1964, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo de ekzilo.[1] La verko temas pri la Konkero de Meksiko kaj la rolo de Hernán Cortés en tiu.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Zokalo estas placo en Meksikurbo en kiu oni celebras festojn pri la paco inter Hispanio kaj Francio, dek kvin jarojn post la konkero de Meksiko. En tiuj festoj, la indianoj ludas teatre scenojn de la konkero fare de Cortés. Tiu teatraĵo rememorigas la okazĵojn de la konkero (kelkaj kiel ili aperis en Hernán Cortés) kaj HC komentas ilin kun siaj kapitanoj kaj eĉ klopodas ekscii kiu verkis la tekstojn kaj kial.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Temas pri historia romano kun teatra strukturo (pro la deveno de la rakonta materialo), kio estas tre malkutima ĉe la historiaj romanoj de Sender: ne estas historia enkonduko kiel estas ĉe Túpac Amaru, nek trilera agado kiel estas ĉe "Bizancio", dum la trankvila rekreado de la okazaĵoj, sekvante la kronikon de Bernal Díaz del Castillo havigas tute alitipan tonon.[2] Anstataŭ scenoj, estas ĉapitroj, inter kiuj estas foje kantoj, dokumentoj kaj aliaj tipoj de "intermezzo".

Kiel taŭgas en romano, HC halucinas vidante en la ludado sian propran agadon kaj la vizioj kaj cerbumoj dume portas lin al metafizikajn komprenojn:

Citaĵo
 En la retablo la aktoroj ripetas la vortojn de Cortés kaj ankaŭ tiujn de Alvarado precize, improvize. Tiam konstatas Cortés, ke sursceneje estas reproduktita la salono ne kiel en spegulo sed kia estas la salono mem, inklude la scenejon kaj la retablon, tio estas fone de la scenejo estas alia sama retablo kie oni reproduktas denove la salonon kaj fone de la dua retablo estas tria kaj tiel plu ĉiam pli malproksime ĝis la senfino kiel en longega tunelo. Tio maltrankviligas Cortés, kiu diras mallaŭte tre ekscitita: "Ĉu vi vidas? Tial mi ne volis ke venu nur la malnovaj konkerintoj. Tiu retablo estas sorĉita. Ĉiu en Zokalo estas tia, pro la miloj da buĉoferoj iamaj." [3] 

En la reuzado de rakonta materialo el "Hernán Cortés" la aŭtoro -28 jarojn poste- realigas efikan poluradon por ke la lingvaĵo estu pli preciza, akurata kaj manka de malglataĵoj.[4]

Bernal Díaz del Castillo[redakti | redakti fonton]

Sender konfesis, ke li verkis la teatraĵon "Hernán Cortés", ĝermo de "Jubileo...", ĉar amiko en la meksika ekzilo petis al li ion ludindan, kvankam poste la verko ne vere ludiĝis. En la kunteksto de publiko de hispanaj ekzilitoj en Meksiko post la Hispana Enlanda Milito Sender entreprenas klopodojn elstarigi la figuron de HC kiel personigo de la imperiisma kaj batalema elano de hispanoj, kvankam foje indikas liajn misojn. Sender disponis de la materialo rakontita de rekta partoprenanto en la konkero, nome Bernal Díaz del Castillo, kies kroniko Historia verdadera de la conquista de la Nueva España celis senmitigi la atingojn de HC tro mitigitaj de postaj kronikistoj. Bernal, kiel unu el la rektaj atestantoj de la aferoj, kaj nekontentaj kun la disdonado de la militakiro, korektas la troigojn kaj pli realisme rakontas la konkeron. Sender sekvas tre zorge la rakonton de Bernal, foje eĉ kopias rekte dialogojn aŭ tre precizajn detalojn, kvankam li ne estas tiom kritika kiom Bernal: foje literaturigas aŭ mildigas tre diversajn detalojn de la rakonto.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Jubileo en el Zócalo, México, Quetzal, 1940; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 43.
  2. Salguero, op. cit.
  3. (Ramón J. Sender, "Jubileo en el Zócalo", Aymá, Barcelona, 1966, p. 211.)
  4. Salguero, op. cit.
  5. Salguero, op. cit.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía Y letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 40-62.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]