El alarido de Yaurí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El alarido de Yaurí
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El alarido de Yaurí (La kriego de Yaurí) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1977, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de ekzilo.[1] Fine de la verko estas dato "Lima, 1971".


Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En gastejo la aŭtoro aŭdas kiel la gastejestro rakontas la historion de Ciryl, jugoslavo enmigrinta en Peruon, kie li vivtenis sin pere de la bredado de alpakoj kaj vikunjoj, dum emocie li fidis en la beleco kaj supozita fideleco de sia edzino, Rosa, kiu fakte perfidas lin kun sia amanto Gustavo, eĉ antaŭ le geedziĝo. Tiu fakte estas la biologia patro de ilia filino de Rosa. Ciryl malamas la vivon de la ĉefurbo kaj semajnfine li rifuĝiĝas en la montaraj bredejoj kun du amikaj pumoj, tiel ke li trovas inter sovaĝaj bestoj la bonfarton, kiun li ne trovas ĉe homoj, same kiel faris Sabino de El lugar de un hombre, multajn jarojn antaŭe. Kiam Rosa konfesas al li sian perfidon kaj ke ŝi volas la divorcon por edziniĝi al Gustavo, nun libera, ĉar lia edzino memortiĝis, Ciryl malesperas. Li traveturas en Yaurí tutrapide, surveturas lamojn kaj junulon, dum li bruegas per sia kriego ĝis li elveturas el ravino kaj mortas. Post jaroj, la kriegon ankoraŭ oni aŭdas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, El alarido de Yaurí, Destino, Barcelona, 1977; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 32.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]