Túpac Amaru (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Túpac Amaru
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Túpac Amaru estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1973, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi jam rajtis esti publikigita en Hispanio senprobleme, post kiam la verkoj de Sender publikiĝis malferme en lia lando.

Temas pri historia romano kiu rakontas la historion de Túpac Amaru lasta reganto de la Inkaa imperio. Sender en sia ekzilo, ne deziranta reveni sialanden, sentas sin proksima al la naskolando almenaŭ esplorante ties pasintecon kaj rekreante ĝin.

Túpac Amaru rakontas la historion de la indiano José-Gabriel Condorcanqui alinome Túpac Amaru, posteulo de la dinastio de Inkaoj, kiu ribelis kontraŭ la hispana vicreĝlando en 1780. Tiu romano post ambaŭ verkoj pri Hernán Cortés, kaj "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre", kun agado okazanta en Ameriko, sed kun hispanaj roluloj, formas parton de serio de historiaj romaoj kun protagonistoj pli amerikaj ol hispanaj, nome "Los tontos de la Concepción", "El Mechudo y la Llorona" kaj ĉefe "El bandido adolescente", ĉio kadre de klara amerikanigo de lia verkaro.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

En enkonduko titolita "Antaŭkomence" Sender pravigas sian neceson verki, anstataŭ rekte pravigi la kernon de sia verko. Li eniras en riletita polemiko pri la maljustecoj faritaj de la hispanaj kolonoj, ĉu tio atribuiĝas al la nunaj posteuloj de hispanoj aŭ de amerikanoj; ĉiuokaze certe la ribela inkao insurekcias kontraŭ la imperiaj aŭtoritatoj sed postulante la plenumon de la ordonoj de la reĝo Karolo la 3-a. Ampleksa prologo fakte resumas la tutan historion, aldonante nur konfesojn de la reĝo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la tri unuaj ĉapitroj oni startas el la murdo de Atahualpa, oni listigas la viĉreĝojn kaj la inkaajn posteulojn ekde tiam, kaj oni priskribas la vivon en la tiama Peruo. José Gabriel estis de nobela deveno, naskiĝis dum mitaj aŭguroj, studis ĉe jezuitoj, edziĝis al Micaela Bastidas, kiu helpos lin en la komploto. TA sendas al la vicreĝo postulon pri la laboriga politiko.

La guberniestro de Potosí, nome Santelices, iris al Hispanio por defendi la indianojn kaj mortis. TA kontraŭas la laborigan ordonon ("mita") kiu alvenas al sia teritorio. pastroj apogas lin, sed funkciulo humiligas lin; oni ekzekutas lin kaj startas la ribelo; kelkaj hispanoj apogas ĝin. Post la venko de ribelantoj de Sangarara episkopo ekskomunikas lin. Anstataŭ marŝi al la ĉefurbo, Kuzko, oni malmuntas la lokan administracion de la vicreĝlando en la vilaĝoj, ĉar tie funkcias la avaremo de la hispanoj. Kiam oni entreprenas atakon al Kuzko, tio malsukcesas. TA sendas novan informon al reĝa vizitisto, Areche, kiu respondas per averto de akra subpremado. La ribelantoj estas venkitaj denove ĉe Sangarara, kaj TA kaj liaj familianoj estas arestitaj pro perfidoj. Okazas enprizonigo, malsukcesa liberkigklopodo, torturo, mortokondamno kaj terura ekzekuto de TA. Kiel reprezalio, la vicreĝo Jáuregui, estos venenita tri jarojn poste.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1960-aj jaroj oni ekrajtis publikigi verkojn de Sender en la ankoraŭ diktatura Hispanio, li profitis la sukceson de libroj verkitaj en antaŭaj jardekoj, sed dum la 1970-aj jaroj la kvalito kaj la persona kontribuo de la publikigitaj verkoj malaltiĝis. En "Tupac Amaru" la duono de la rakonto estas nur kopio de tekstoj kaj citaĵoj de historiistoj kaj aliaj gravuloj. Nur kiam startis la ribelo, Sender eniras pli rekte en la rakontado. Eĉ tiam la fadeno sekvas la kronologion de la okazaĵoj, kaj apenaŭ estas persona literaturigo de la aferoj. Ankaŭ mankas la konstruadon de psikologiaj roluloj, kiel estas en aliaj verkoj de Sender.

Kiel ĉefrolulo, Sender elektas ne plu satanecan figuron aŭ kontraŭheroon kiel ĉe Billy the Kid, la almogavaroj, Lope de Aguirre aŭ eĉ Teresa de Jesús en aliaj historiaj romanoj. Li estas nur iom naiva indiano, kiu fidas en bonintencaj deklaroj de la monarkio, dum la agado de la hispanaj aŭtoritatoj kaj gravuloj tute iras en mala direkto. Ĉiuokaze li scias, ke li ribelas, kaj lia unua decido estis pendumi reprezentanton de la aŭtoritato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Túpac Amaru, Destino, Barcelona, 1973; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender, Universidad de Extremadura (Facultad de Filosofía y Letras), Cáceres, 1981. pp. 22-39.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]